Groto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Groto kun orgena bazalto en la pejzaĝoparko Bärwalde en Boxberg (Saksio)

Groto laŭ PIV estas aŭ malgranda natura kaverno aŭ - pli ofte - artefarita kaverno en parko, farita kun la celo esti dekoracia parka ero kaj somera ripozejo. Ĝenerale tiaspeca groto estis kunmetita el strangaformaj ŝtonoj (lafaj pecoj kaj similaĵoj). Foje manfarita groto en parko ankoraŭ estis ornamika per konkoŝeloj. Tiaj artefaritaj kavernetoj en parkoj en Eŭropo modiĝis meze de la 16-a jarcento. Pli poste dum la arkitekta epoko de Baroko ankaŭ konstruiĝis parkaj palacetoj, kiuj nur de interne aspektis kiel natura kaverno, de ekstere tamen havis kutime pompan barokan fasadon.

Laŭ Francisko Azorín groto estas Kaverno en monto; artefarita kaverno.[1] Li indikas etimologion el greka kripta kaj de tie la latina crupta.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 85.
  2. Azorín, samloke.