Kristanaj abocoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La kristanaj abocoj,kristanaj poemaj abocoj, estas kompilaĵoj laŭforme de poemo, en kiuj la versoj aŭ la strofoj komemciĝas per la sinsekvo de la alfabetaj literoj. Temas pri ĝenro kiu reprenas tiun atestatan en la Unua Testamento, en la Psalmoj aparte en la alfabeta psalmaro de la hebrea lingvo.

Diversaj kristanaj aŭtoroj kaj okcidentaj kaj orientaj, bone konataj kiel Aŭgusteno kaj Fulgencio, sed ankaŭ anonimuloj kiel la aŭtoroj de la responsoriaj psalmoj kaj de la himno Akathistos (Akatisto), sin elprovis en la redaktado de versaj verkoj bazitaj sur ordigita sekvenco de la alfabeta literoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj atestaĵoj pri la utiligo de tiu literatura ĝenro datiĝas je la 3-a kaj 4-a jarcentoj kaj aparte povas esti rekonataj en la grekaj literaturaj produktaĵoj de Metodio, Gregorio de Nazianco, Komodiano kaj Hilario.
En Oriento Metodio, episkopo de Olimpo kaj kontraŭulo de Origeno, uzis la alfatean strukturon en la nupta 'Hymnus (Himno) en 24 strofoj konkludantaj sian Symposium per kiu li komunikas sian ortodoksan doktrinon. Gregorio de Nazianco inter siaj poemoj, kiuj etendiĝas el la religiaj lirikoj al la aŭtobiografiaj poemoj, metis la Abecedarion Jamba kiu komenciĝas per la vortoj “Metu por vi Dion komenco kaj fino de ĉio”.
En Okcidento Komodiano, en siajn Instructiones (instruaĵojn), kiuj estas 80 akrostikaj poemoj, enŝovis De ligno vitae et mortis (Pri laligno dela vino kaj dde la morto” kaj Matrones ecclesiae Dei vivi (Patrono de la eklezio de la Dio vivanta).

Hilaro, episkopo de Poitiers kaj konvinkita kontraŭulo de Arianismo, verkis du abecedariojn, kies uuu estas Ante saecula qui manes (Kiu estas de antaŭ la jarcentoj) .

Sed Ankaŭ post la 6-a jarcento, danke al aŭtoroj kiel Kolombano el Bobbio, Bedo kaj Alkvino, la alfabeta strukturo daŭrigis bonŝanci, ĝispunkte ke esploristoj pri frumezepokaj literaturaĵoj konstatas ke la abecedario, kune kun akrostko, estis la ĝenroj pli praktikata kaj parkerigata,[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. K. Strecker: “les genres littéraires les plus pratiqués pendant le haut moyen âge… en tout premier lieu les Abécédaires et les Acrostiches” (Introduction à l'étude du latin médiéval, Lille-Geneve 1948, p. 45).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • P. Marone, Gli antichi abecedari cristiani, (Tradizione e Vita 19), Roma 2008, Edizioni Vivere in, 192 pp.
  • [1] Ĉiŭj latinligvaj verkoj de Hilario

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]