Biblioteko Marciana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
NACIAJ BIBLIOTEKOJ
“NACIA MARCIANA BIBLIOTEKO”
Palaco de la Marciana Biblioteko, desegnita de Jacopo Sansovino.
ŝtato = itala
Regiono = Veneto
urbo = Venecio
adreso = Placo Sankta Marko, 7
tipo = Publika-Nacia
specializo = klasika filologio kaj Historio de Venecio
nombro de verkoj = 660.000
Arkitekto = Jacopo Sansovino
konstruo de la sidejo = 1537-1588
stilo de la palaco = dora-jonia-renesanca
retejo = [1]

Biblioteko Marciana (aŭ biblioteko de Sankta Marko), estas unu el la grandaj kaj la plej gravaj kaj antikvaj italaj bibliotekoj: ĝi entenas unu el la grandaj kolektoj de altavaloraj antikvgrekaj, latinaj kaj mezorientaj lingvaj manuskriptoj.

Ĝi estas indikata ankaŭ per “Librejo de Sankta Marko” aŭ “Marciana librejo” aŭ “Sansovina librejo” aŭ malnova librejo; kaj situas en la Placo de Sankta Marko, inter la kampanilo kaj la monfarejo en Venecio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua propono por institucii “publikan librejon” en Venecio eliris el la buŝo de Francesco Petrarca en 1362, kiu tamen ne vidis la realiĝon; sed je sia morto li lasis sian personan bibliotekon al la Senjoroj “Da Carrara” de Padovo.

La unuan nukleon de la biblioteko konstituis donaco (31-an de majo 1468) de kardinalo Johano Besariono favore de la Venecia respubliko "ad communem hominum utilitatem" (por la komuna bono de la homoj): li donacis 746 kodeksojn, kies 482 estas greklingvaj kaj 246 latinlingvaj, al kiuj aldoniĝis kromaj 250 manuskriptoj post la morto de la donacinto.

La biblioteko pliigis sian inventarion danke al diversaj donacoj kaj legacoj, kaj plue per enkorpigo de aliaj bibliotekoj de la urbo kaj teritorioj de la respubliko.

Multaj de la antikvaj verkoj enbibliotekigitaj venadis el Bizanco, okupita de la Otomana Imperio en 1453. Ankaŭ danke al tiuj kolektoj, Venecio fariĝis la plej grava centro de studoj pri la grekaj klasikuloj, kaj altiris la plej famajn humanistojn, multaj el kiuj kuniĝadis ĉe la eldonisto Aldo Manuzio fondinto de la Akademio Aldina.

En 1603 respublika leĝo devigis ĉiujn veneciajn kaj venetajn eldonistojn kaj stampistojn deponi ekzempleron de ĉiuj libroj stampitaj en “Marciana”, kiu tiel fariĝis la institucia biblioteko de la “plej klara respubliko venecia”.

Post la falo de Venecio, kolektoj de la religiaj ordenoj, perleĝe aboliciitaj de Napoleono, konfluis riĉigi la oficialan Marcianan bibliotekon.

En 1811 la biblioteko translokiĝis en la Doĝo-palacon. Nur en 1924 ĝin oni revenigis en sian historian sidejon. Hodiaŭ ĝi okupas, krom la palaco de la Librejo-Biblioteko, ankaŭ la establaĵon de la Sansovina Monfarejo.

Famaj bibliotekistoj de la Biblioteko de Sankta Marko[redakti | redakti fonton]

Fasado de la biblioteka establo[redakti | redakti fonton]

Jacopo Sansovino estis komisiita konstrui gravan palacon kiu fortsigne marku la placon, ĉiam de li mem projektitan, sed kiu samtempe ne plietigu ties signifon kaj valoron: kaj krome li devis dialogi kun la antaŭekzistaĵoj.

La projekto grandiozis kun grava strukturo sur du etaĝoj. La arkitektura ordo, kiu difinas la dekoron de la manfarejo, estas unu sur la alia, tio estas teretaĝe riĉa tridimensie dora struktuto apogita sur pilastroj kun triglifoj kaj okulfrapaj metopoj, kaj superetaĝe ionia strukturo. Ekzemplo de grandaj novigoj estas la “serlianoj[2] vere kompaktaj kiuj ĉe la unua etaĝo karakterizas la establaĵon. La dekoracia riĉigo de la biblioteko estas plivalorigita per skulpturaj verkoj (oni ne forgesis ke Sansovino estis skulptisto kaj en tiu kazo li fruktigas siajn kvalitojn). Fruktoformaj festonoj, kornicego kun elstaraj statuoj en korespondo kun la kolonoj plievidentigas la reneŝancan supran kronaĵon. Unuafojon oni vidas la malplenigon de la parapetoj ĝuste sur la korno-kronaĵo, absolutan tiaman novaĵon.

Krom la novaĵoj, ĉio estas pensita reference al modeloj de antikva Romo, kiel al festonoj uzitaj en la funebraj ceremonioj.

Palladio difinas la venecian bibliotekon “la establaĵo plej ornamita kiu iam ajn ekzistis”.

La Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Besariono antaŭmetis, bazkondiĉe, la lokigon de la libroj en inda sidejo. Sed la ŝtata aŭtoritato malfruis respekti tiun kondiĉon: dekomence la biblioteko estis lokigita antaŭe en establo rande de la Riva degli schiavoni, poste en la Baziliko de Sankta Marko kaj fine en Doĝo-palaco.

Nur, fine, en 1537 oni entreprenis konstrui la Bibliotekon. En 1545 falruiniĝis la legosalono kaj Sansovino sin trovis enkarcerigita! Danke al rekomendoj de influaj amikoj li estis baldaŭ liberigita kaj povis rekomenci la verkon, sed devis pagi damaĝojn per propra mono. Dume la Biblioteko translokiĝis en la “Malnova librejo” 1553. La sansovina Palaco, tamen, estis finpretigita nur en 1588 verke de Vincenzo Scamozzi, kiu jam estis ŝarĝita post la morto de la unua arkitekto okazinta 1570.

Al ĝia dekoracio kontribuis, inte raliaj, Tiziano, Paolo Veronese, Alessandro Vittoria, Battista Franco, Giuseppe Porta, Bartolomeo Ammannati kaj Tintoretto.

Heredaĵo de la biblioteko[redakti | redakti fonton]

La nacia biblioteko “Marciana” distingiĝas per studitaj fontoj de klasika filologio kaj Historio de Venecio. Ĝia libra kaj manuskripta heredaĵo konsistas el: [1]:

En ĝiaj fondusoj elstariĝas du kodeksoj de la greka Iliado de la 10-a kaj 11-a jarcentoj.

Menciendas ankaŭ la Chronologia magna de Frato Paolino la Maljuna ([3], manuskripto de verkoj de Plinio de 1481, jam posedita de Johano Piko de la Mirandolo, kaj plia ekzemplero de la unua libro stampita en Venecio, entenanta la epistolae ad familiares de Cicerono de 1481.

La Biblioteko gastigas 56 volumojn de Marino Sanudo, unu el la plej gravaj fontoj de la historio de Venecio de la jaroj interkurantaj tra 1496 kaj 1533.

Aparta trezoro de la “Marciana” estas kompleta kolekto de la Aldinoj. [2]

La “Marciana” vicigas ankaŭ rimarkeblan kolekton de mapoj kaj Atlasoj kaj historiajn kaj tiutempajn. Elstaras la monda mapo de Fra Mauro ([4] de 1459) kaj de la urbo Venecio de Jacopo de Barbari (1500).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Marino Zorzi, La Libreria di San Marco : libri, lettori, società nella Venezia dei Dogi, Mondadori, Milano 1987

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministero dei Beni e delle Attività culturali - Ufficio Statistica
  2. Temas pri libroj stampitaj de la tipografio “ALDO Manùzio” laŭlonge de la 15-a kaj 16- jarcentoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]