Paolo Veronese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paolo CaliariCagliari, nomata Paolo Veronese (naskita en Verona en 1528, mortinta en Venecio la 19-an de aprilo 1588) estis itala renesanca pentristo. Li pasigis la plimulton de sia vivo en Venecio, sed estis nomata Veronese (= veronano) pro sia naskiĝurbo.

Alegorio pri Saĝo kaj Forto

Liaj verkoj ornamas multajn kristanajn preĝejojn, sed kelkaj troviĝas en famaj muzeoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de ŝtontajlisto kaj translokiĝis en 1550 al Venecio kie laboris sukcese por nobelaro.