Kerigmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kerigmo, (translitero de κήρυγμα el la greka: κηρύσσω (kēryssō), kiu laŭlitere signifas: krii aŭ herolde proklami, estas vorto uzita en la Nova Testamento por indiki la anoncon de la kristana mesaĝo (vidu en Mateo 3,1, en Luko 4,18-19 kaj en la Epistolo al la Romanoj 10,14, ekzemple.

Kerigmo en la Evangelioj[redakti | redakti fonton]

Oni legas en la Luko ke kiam Jesuo iniciatis sian publikan ministerion, li eniris sinagogon de Nazareto, ricevis la rulaĵon de la profeto Jesaja, ĝin malfermis kaj trovis la pasaĵon kie estas skribite: ”18 La spirito de la Eternulo estas sur mi, Ĉar Li min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj Kaj vidpovon al blinduloj, Por meti la vunditojn en liberecon, 19 Por proklami favorjaron de la Eternulo... 21 Kaj li ekparolis al ili: Hodiaŭ tiu skribo plenumiĝas en viaj oreloj” (4,18,19.21).

La aserto eldirita de Jesuo en tiu momento estas la “kerigmo” aŭ “anonco de la bona novaĵo” kaj konstituas la bazon de ĉiu sinsekva instruo kiun Jesuo adresis al siaj disĉiploj kaj de lia tuta predikado kiun siavice tiuj ĉi efektivigis post la konstato pri la Resurekto de Jesuo kaj la ricevo de la Sankta Spirito.

La saman enhavon oni trovas en la Evangelio laŭ Marko: “14 Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, 15 kaj dirante: La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis; pentu, kaj kredu al la evangelio.” (1,14-15).

Sinteze, la kerigmo estas tute entenata en la esprimo: “Jesuo Kristo estas la Mesio, Filo de Dio: pri kies resurekto ni persone atestas”.

Kerigmo en la apostola predikado[redakti | redakti fonton]

En la apostola predikado la kerigmo estas la centro de la kristana anonco de ĝia Evangelio, kaj konsistas en la proklamado de la morto kaj resurekto de Jesuo, proklamita, pro la puŝo de la Sankta Spirito, de tiuj kiuj pri tio estis atestantoj.

La unua publika atestanta prediko de la apostolo Petro, tuj post la descendo de la Sankta Spirito sur la Apostoloj, jam entenas la unuan formuladon de la kerigmo, tiel kiel ĝi estis anoncita de la unua kristana komunumo: “22 Izraelidoj, aŭskultu la jenajn vortojn: Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencaĵoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias [...]Ĉi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni ĉiuj estas atestantoj. 33 Levite do ĝis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elverŝis tion, kion ni vidas kaj aŭdas [...]36 Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo” (Agoj de la Apostoloj 2,22.32.36).

Pli artikita estas la kerigmo anoncita de Paŭlo en liaj epistoloj kaj reflektas plenplene la personecon, la historion kaj la personan sperton de tiu apostolo. Li antaŭe partianiĝis kun la mortigantoj de Jesuo kaj persekutantoj kontraŭ ties sekvuloj. Spite de la diverseco de la du figuroj, Petro kaj Paŭlo trairis la saman sperton, nome ke Jesuo mortis ĝuste por ili kaj pro ili.
Kaj temas pri la sama evento kiun devas sperti ĉiu kredanto por renkonti la “Bonan Sciigon” (Evangelion).

Petro, ikono de ĉiuj kredantoj, ne eltenas Mesion-Liberiganton kiu iras renkonten al sia morto senreage, nekapablan savi sin mem. Neante, laŭ tri fojojn, ke mem lin konas, Petro proklamas sian veron, ne la mensogon : 'ouk eimi' en la greka, nome: “Mi ne plu rekonas vin; kien iris la Mesio potenca kiu efektivigis miraklojn? Iu kiu sin lasas mortigi ne povas esti mia savanto, sed eventuale mia ruino. Forigu el mi! Por mi vi estas nenio”. Petro kovras Jesuon per tuta sia reĵeto, lin eksterigas el sia vivo. Nome li lin mortokondamnas. (el la komentoj de la Patroj de la Eklezio
Sed la evidento faras lin la anoncanto de la kerigmo!

Luko nin informas, fakte, ke Petro, post la forneo, fiksas sian rigardon sur tiu de Jesuo: en tiu rigardo troviĝas la tuta kerigmo ĉar li komprenas ke tiu morto estas ankaŭ por li kaj pro li. Simile, Paŭlo priskribas sian sperton laŭlonge de la vojo al Damasko kiel la kerigmo kiu ĉi-kaze estas la sperto antaŭe de la pardono kaj akceptiĝo senantaŭpenta, poste la konvertiĝo: Jesuo kiu sin donas senpage.

Ĉe la anonco de la ricevita kerigmo kaj al la elnombrado pri la sinsekvaj aperoj de Jesuo, Paŭlo aldonis, foje, ĉe la fino, ankaŭ la rakonton de sia persona renkonto kun Jesuo sur la vojo al Damasko.

“3 Ĉar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaŭ ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laŭ la Skriboj; 4 kaj ke li estis entombigita; kaj ke li releviĝis la trian tagon laŭ la Skriboj; 5 kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du; 6 poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis; 7 poste li aperis al Jakobo; poste al ĉiuj apostoloj; 8 kaj fine li aperis al mi ankaŭ, kiel al infano ekstertempe naskita” (1Kor 15, 3-8).

Kerigmo troviĝas, preskaŭ samvorta, en Epistolo al la Romanoj 1:2-4; 1Tim 3:16; [[Epistolo al la Hebreoj 1,1-2; 1 Petro 1,10-12; 2 Petro,18-19),; Agoj 10,38; 1Kor 1.17-18; 15,3; Epistolo al la Galatoj 1,4; Heb 1:3; 1Petro 1,2, 19; 3,18; 1 Johano 4,10).
Aludoj al kerigmo ŝprucas el aliaj diversaj novtestamentaj tekstoj.

Kerigmaj figuroj en la Malnova Testamento [1][redakti | redakti fonton]

Ĉiuj la karakterizoj de la kerigma predikado, ekde la “herolda” anonco pri “tempo plenumita” ĝis al la invito al la pento kaj la konvertiĝo de la koro, konstatiĝas, ekzemple, en la travivaĵo rakontita en la libro de la profeto Jonakaj en la malmultaj kaj obskuraj vortoj de tiu adresitaj, ordone de Dio, al la loĝantoj de Ninivo.
“2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku al ĝi la predikon, kiun Mi diros al vi. 3 Tiam Jona leviĝis kaj iris en Nineven, konforme al la vorto de la Eternulo. Nineve estis granda urbo ĉe Dio; ĝi havis la grandecon de tri tagoj da irado. 4 Kiam Jona komencis la trairadon de la urbo kaj trairis unu tagon, li vokis, kaj diris: Post kvardek tagoj Nineve pereos. 5 La loĝantoj de Nineve ekkredis je Dio, proklamis faston, kaj metis sur sin sakaĵon, de la grandaj ĝis la malgrandaj inter ili [...]10 Kiam Dio vidis iliajn farojn, ke ili deturnis sin de sia malbona vojo, Dio bedaŭris la malbonon, kiun Li minacis fari al ili, kaj Li tion ne faris” (Jona 3, 2-5.10).

Teologoj kaj kerigmo[redakti | redakti fonton]

Modernaj teologoj (temas, fakte, pri teologio de la moderna epoko) kiu pritraktis tiun temon, citindas, inter centoj, Piero Coda (vidu Bibliografion), kiu vidas la saman kerigman lingvaĵon en nuntempaj spiritaj movadoj kiel en la Katekumena vojo, kaj aŭspicias ĝian realprenon en la Katolika Eklezio.

La malkovro, en la moderna epoko, de la fundamenta graveco de la kerigmo ŝuldeblas precipe al studoj kaj zorgoj de protestantaj teologoj kiel Karl Barth (1886-1968) kaj Rudolf Bultmann (1884-1976) al kiu alflankiĝis, el la katolika flanko, Franz Lakner (1900-1974), Hugo Rahner (1900-1968) kaj Karl Rahner (1904-1984).
Sinsekve la Dua Vatikana Koncilio estis klarvorte reasertanta en sia dokumentoj evangelizadon tipe de tiu kerigma, uzendaj ankaŭ en landoj tradicie konsideritaj kristanaj.
Ŝuldiĝas al la papo Johano Paŭlo la 2-a la praktika invito taskiĝi per tiu predika sistemo por la evangelizado de la novaj generacioj, nome per vojo de la kerigmo, kiel oni povis vidi dum la “Mondaj Tagoj de la junularo”.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi tie interesas la penso de hebrea epoko, ne de la juda, nome postkrista epoko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Italingve:

  • Karl Rahner, Teologia e kerigma, Brescia, 1958;
  • Renè Latourelle, Teologia della Rivelazione, Assisi, 1967, pp.41-68;
  • Karl Barth, L'epistola ai Romani, Milano, 1974;
  • Karl Rahner, Uditori della Parola, Roma, 1988;
  • Rudolf Bultmann, Nuovo Testamento e mitologia, Brescia, 1990;
  • Piero Coda, Kerigma, en Dizionario di Teologia Fondamentale, a cura di Fisichella e Latourelle, Assisi, Cittadella, 1990, pp.403-404;
  • Virginio Spicacci, La Buona Notizia di Gesù, Ancora, 2000;
  • Kerigma, en Dizionario di Teologia Fondamentale, zorge de Fisichella kaj Latourelle, Assisi, Cittadella, 1990, p. 403