Michel Onfray

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Michel Onfray
Persona informo
Michel Onfray
Naskiĝo 1-an de januaro 1959 (1959-01-01) (65-jaraĝa)
en Argentan
Religio ateismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Kaeno vd
Profesio
Okupo filozofo • eseisto • publikigisto vd
Laborkampo politika filozofiofilozofio de la religio • antikva filozofio • etikoestetikoontologio vd
Doktoreca konsilisto Simone Goyard-Fabre vd
Verkado
Verkoj La Sculpture de soi ❦
Q61042208 ❦
Traktaĵo pri ateologio ❦
Q85853725 ❦
Krepusko de idolo: freŭda fabelumado ❦
Faut-Il Brûler L'Art Contemporain ? ❦
Q2995889 vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Michel Onfray (Mikaelo Onfrajo) estas franca filozofo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Michel Onfray naskiĝis la 1-an de januaro 1959 en Argentan (Orne, Francio), en kamparana familio. Li iĝis doktoro pri filozofio, kaj instruis ĉe teknika liceo en Caen de 1983 ĝis 2002. Forrifuzante la instruadon de la filozofio, kiel ĝi estas praktikata (laŭ instrukcioj, kiuj laŭ li, celas instrui nur la oficialan historion de la filozofio, kaj tiel mallernigas filozofi), li memvole eksiĝis el sia laborposteno en 2002 (la jaro, kiam Luc Ferry iĝis ministro de la Nacia Edukado). Li tiam kreis la Popolan Universitaton de Caen, kaj verkis en 2004 la manifeston “La communauté philosophique “ (La filozofa anaro).

Li verkis dudekon da libroj, en kiuj li proponas teorion de la hedonismo: kion povas la korpo? En kio ĝi estas preferata filozofia ilo? Kiel artiste pensi? Kiel instali etikon ĉe la estetikogrundo? Kian lokon lasi al Dionizo en civilizacio tute submetata al Apolono? Kiaj rilatoj estas inter etika hedonismo kaj politika anarkiismo? Laŭ kiaj kondiĉoj filozofio estas aplikebla? Kiajn feliĉojn la korpo povas atendi de la postmodernaj sciencoj? Kiaj rilatoj estas inter biografio kaj filozofia stilo? Laŭ kiaj principoj estas fabrikataj la filozofia mitologio?

La respondoj supozas pasi tra la libertina korpo, la imanenta etiko, la libereca individuismo, la artista filozofo, la maldekstra niĉeismo (el Nietzche), la sensisma materialismo, la jubila utilismo, la ĝeneraligata estetiko, la pagana subjektiveco, la suna libertineco, la faŭsta korpo, la filozofia vivo kaj la alternativa historiografio. Li proponis la koncepton de ateologio.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sekvo al La filozofa anaro: Voĉporta maŝino
  • 2006: La Puissance d’exister, Grasset, (ISBN 2246716918), LGF (ISBN 9782253083979), La potenco ekzisti
  • 2007 : Théorie du voyage. Poétique de la géographie, éd. Galilée, (ISBN 271860655X) LGF (Livre de poche) (ISBN 9782253084419), Teorio de la vojaĝo. Poetiko de la geografio
  • 2007: Fixer des vertiges : Les Photographies de Willy Ronis, éd. Galilée, (ISBN 9782718607481), Fiksi vertigojn: La Fotografaĵoj de Willy Ronis
  • 2007: La Pensée de midi. Archéologie d’une gauche libertaire, éd. Galilée, (ISBN 9782718607559), La tagmeza penso. Arĥelogio de liberecana maldekstro.
  • 2008: Le Songe d'Eichmann, Galilée, (ISBN 9782718607672), La Sonĝo de Eichmann
  • 2008 : L’Innocence du devenir. La Vie de Frédéric Nietzsche, éd. Galilée, (ISBN 9782718607566), La senkulpeco de la estiĝo. La vivo de Frederiko Nietzsche
  • 2008: Le Chiffre de la peinture. L’Œuvre de Valerio Adami, éd. Galilée, (ISBN 9782718607702), La Ĉifro de la pentrarto. La Verko de Valerio Adami
  • 2008: Le souci des plaisirs. Construction d’une érotique solaire, éd. Flammarion, (ISBN 9782081216327), La Zorgo de la plezuroj. Konstruo de suna erotiko.
  • 2009: La Religion du poignard. Éloge de Charlotte Corday, éd. Galilée, (ISBN 9782718607917), La Religio de la ponardo. Laŭdo de Charlotte Corday
  • 2009: L’Apiculteur et les Indiens. La Peinture de Gérard Garouste, éd. Galilée, (ISBN 9782718607986), La abelbredisto kaj la Indianoj. La Pentrarto de Gérard Garouste
  • 2009: Le Recours aux forêts. La Tentation de Démocrite, éd. Galilée, (ISBN 9782718608006), Sinturno al arbaroj. La tento de Demokrito
  • 2010: Philosopher comme un chien. La Philosophie féroce III, éd. Galilée, (ISBN 9782718607504 ), Filozofi kiel hundo. Kruelaga filozofio III
  • 2010: Voyous, voyants, voyeurs. : Autour de Clovis Trouille (1889-1975), kun Clovis Prévost, Ornella Volta kaj Henri Lambert, éd. Somogy, (ISBN 9782757203248), Friponoj, aŭguristoj, vuajeristoj: Ĉirkaŭ Clovis Trouille (1889-1975)
  • 2010: Nietzsche, kun Maximilien Le Roy, Les Editions du Lombard, (ISBN 9782803626502)
  • 2010: Le crépuscule d'une idole : L'affabulation freudienne, Grasset, (ISBN 9782246769316), Krepusko de idolo: freŭda fabelumado
  • 2012: L'ordre libertaire. La vie philosophique d'Albert Camus, Flammarion
  • 2012: Vies et mort d’un dandy. Construction d’un mythe, Galilée, 2012
  • 2012: Rendre la raison populaire. Université populaire, mode d’emploi, Autrement, 2012
  • 2012: Le Postanarchisme expliqué à ma grand-mère. Le Principe de Gulliver, Galilée, 2012
  • 2013 Le Canari du nazi. Essais sur la monstruosité, Collectif, Autrement, 2013
  • 2013 La Raison des sortilèges. Entretiens sur la musique, Autrement, 2013
  • 2013 Un requiem athée, Galilée, 2013
  • 2014 Avant le silence. Haïkus d’une année, Galilée, 2014
  • 2014 Bestiaire nietzschéen. Les Animaux philosophiques, Galilée, 2014
  • 2015 Les Petits serpents. Avant le silence, II, Galilée, 2015
  • 2015 Haute école. Brève histoire du cheval philosophique, Flammarion, 2015
  • 2015 Penser l'Islam, Grasset, 2016
  • 2016 Le Miroir aux alouettes. Principes d'athéisme social, Plon, 2016
  • 2016 La Force du sexe faible. Contre-histoire de la Révolution française, Autrement, 2016
  • 2016 L'Éclipse de l'éclipse. Avant le silence, III, Galilée, 2016
  • 2017 Décadence, Flammarion, 2017

Onfray kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La Traité d’athéologie estis tradukitaj en Esperanton, kun la titolo "Traktaĵo pri ateologio". La traduko estis de Paul Signoret kaj estis eldonita de SAT-EFK en 2010.[1]  [2]

Mikaelo Onfrajo verkis artikolon pri regionaj lingvoj kaj Esperanto : Ĉe du lingvaj ekstremoj Li diris i.a. pri Esperanto la jenon : "L’espéranto propose d’habiter une langue universelle, cosmopolite, globale qui se construit sur l’ouverture, l’accueil, l’élargissement" (Kiel loĝlokon, Esperanto proponas lingvon universalan, kosmopolitan, tutecan; ĝin fundamentas malfermiteco, akceptemo, vastanimeco).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Michel Onfray » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»