Ateologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ateologio estas fakvorto kiu, laŭ la propono de Michel Onfray, nomas branĉon de filozofio kiu pritraktas fizikon de la metafizikoteorion de la imanento, materialistan ontologion. La vorto aperas en letero de Georges Bataille al Raymond Queneau, de 1950, kie anoncas projekton de Summa ateologia. De tia precedenco, Michel Onfray proponas la studon kaj analizon de la fakto religia de la perspektivo ateista, kiu enhavas la psikologion kaj la psikanalizon, la arkeologion, la paleografion, la historion, la mitologion, la hermeneŭtikon, la lingvistikon, k. c.

Kelkaj deirpunktoj[redakti | redakti fonton]

Ateologio proponas i.a. (ne aranĝe laŭ graveco):

  • Ĝusta koncepto de la mondo kaj la vivo ne eblas en okaze ke oni proponas iajn religajn starpunktojn.
  • La limoj de la komprenado de la mondo kuŝas en la homo mem. Kie la limoj de la homa komprenaĵo kuŝas estas nekonata, sed tiuj limoj ankoraŭ ne atingiĝas.
  • Ne bezonas por ekspliki ĉion. Neeksplikataj aferoj iĝas akceptataj por kio ili estas, sed eble povas eksplikiĝos estonte. Tiel longe kiel la limoj de homa komprenkapablo ne estas atingita, estonta klarigo ĉiam estas reala ebleco. Ateologio ne proponas ke homoj povas kompreni ĉion, sed tio ne gravas. Eblas vivi kun tiu dateno, t.e. sen iu scio pri la universo.
  • Vivo sen fido pri dio(j), superstiĉaj mondoj, fortoj kaj/aŭ fenomenoj bone eblas, kaj eĉ bezonas, por esti bona kaj feliĉa homo. Religio estas imorala kaj en ĉiaj formoj malutila por la homo kaj mondo.
  • Homa moralo ne eblas en okaze ke oni ekproponas la religian vidpunkton. Religioj proprigis aŭ 'ŝtelis' moralajn bazkonceptojn. Tiuj bazkonceptoj estas malalianca kun religio kaj tial bezonas repostuliĝi kaj senigi de ĉia religa 'infekto'.
  • La homo estas bremata far dio- kaj alia religio aŭ superstiĉo, kaj pro tio estus privilage kun ateologia mondkoncepto.
  • La socio estas sorba far bazitaj opinioj pri dio- kaj alia religio aŭ superstiĉo. Kutime ateistoj ne travidas ke ankaŭ ili uzas tiun aparaton de nocaj konceptoj.
  • La homa penskapablo, lia scio kaj lia scivolo estas granda bono kaj bezonas protekto, dorlotado kaj kuraĝigo.
  • La vivo havas eko kaj fino, kaj oni vivas tiun nur unu fojo, kaj ja ĉi tie sur Tero. Tial oni rajtas tute ĝui la vivon, ĉiu kiel bontrovo mem, tiel longe kiel tio ne nocas aliulojn. Tiel longe kiel la lasta sufiĉiĝas, malhavas aliuloj ĉiujn rajtojn por demeti.
  • La unu-foja vivo kio ne okazas en Tero, donas grandan respondecon por la homoj, je faru kaj nefaru.
  • Ne ekzistas aferojn ke retenas homojn por dediĉi al la malpliigi suferon, la plibonigi sin kaj la cirkonstancojn kie li vivas. Estas nemorale por ne voli aŭ endigigi tion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]