Elija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elija
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Korano
1-a libro de la Reĝoj
2-a libro de la Reĝoj
Libro de Malaĥi
Siraĥ
Libro de Ĥanoĥ
Evangelio laŭ Luko
Evangelio laŭ Mateo
Epistolo al la romanoj
Epistolo de Jakobo
Apokalipso de Johano
Apokalipso de Elija
Informoj
Eble sama Elija en Islamo
Sekso vira
Nacieco Izraela reĝlando
Religio Jahveismo
Okupo miraklisto • profeto
Malamikoj Izebel
vdr
Imagita portreto de José de Ribera (1638)

Elija (el la hebrea אֱלִיָּהוּ /eliˈjahu/ "mia Dio estas Jahu") estis profeto en la norda regno Izraelujo en la 9-a jarcento a.K., dum la regado de Aĥabo. Li batalis kontraŭ la kulto de Baal kaj maljustaj agoj de Aĥabo kaj lia familio. Laŭ la skribaĵoj de Malaĥi, alia biblia profeto, Elija revenos antaŭ la Mesia tempo. Elija estas unu el la plej gravaj profetoj, kaj oni kredas ke li ne mortis, sed korpe ĉieliris (1 Reĝoj 17-19; 2 Reĝoj 1:1-2:12; Malaĥi 4:5-6; Mateo 11:13-14; Marko 8:27-30).