Makabea dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hasmoneoj)
Makabea dinastio
Dinastio
dinastio • reĝa dinastio
Apero -167 vd
Religio judismo de la periodo de la Dua Templo vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Mattathias vd
Regadoj
regantoj de Judeo
Dum inter 142 kaj 67 a.K.
Antaŭulo Seleŭkio
Sekvanto Romio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ilustraĵo de Haŝmonea monero. Sur la fronto: "La ĉefpastro Johano kaj la amiko de la judoj." Sur la dorso: du kornoj de abundeco alfiksitaj kaj granata floro inter ili.
Monero de la tempo de Aleksandro Janaj. Fronto: Seleŭkida ankro. Kaj greka surskribo "BASILEWS ALEXANDROU", reĝo Aleksandro. Malantaŭa: ok-spoka rado, aŭ variaĵo de suno kaj pluvo. Antikva hebrea surskribo "Jonatano la Reĝo"
En la Morta Maro-Volvlibroj, kiuj datiĝas al la dua kaj unua jarcentoj a.K., estas unuaj skribaj atestoj pri juda kulturo (aŭ parto de ĝi) en la Hasmona periodo. Sur la bildo estas eltiraĵoj de Scroll 4Q175 - Ekspozicio ĉe la Jordana Muzeo de Arkeologio en Amano

La Makabeoj (166-37 a.K., dinastia nomo laŭ la makabeaj fratoj) aŭ Haŝmoneoj (laŭ la origina nomo, hebree חַשְׁמוֹנַאִים‎, Ḥaŝmōna'īm) aŭ Hasmoneoj (laŭ la greka nomigo Ασμοναϊκή δυναστεία, asmonaiki dinasteia, respektive laŭ la latina formo Hasmonaei) estis juda dinastio kiu regis fakte sendependan Judeon inter 142 kaj 67 a.K. Ili ribelis kontraŭ Seleŭkio en -167 per la nomita Makabea ribelo kaj liberigis Jerusalemon mem en -164 kaj Judeon en -142, sed poste perdis Judeon al Romio en -67. La historio de la dinastio estas priskribita en la Libroj de la Makabeoj. La juda historiisto, Josephus estas alia grava fonto pri la Makabeoj, kvankam multaj dubas la verecon de liaj asertoj pro tio, ke li estis kunlaboranto kun la romianoj kontraŭ la judoj.

Jehuda Makabeo fondis la dinastion en -166, sed regis nur kun la titolo kohen gadol. Aristobulo la 1-a estis la unua, kiu ekuzis la titolon "reĝo". La dinastio atingis la pinton de sia potenco teritorie sub Aleksandro Janeo ĉirkaŭ -76. Antigono estis la lasta reĝo kaj estis mortigita de Antonio en -37.

Nomo[redakti | redakti fonton]

"Makabeoj" estas la biblia nomo por la dinastio. La grekoj nomis ilin la "Hasmoneoj".

Makabeoj kaj judismo[redakti | redakti fonton]

La unuaj Makabeoj estis ortodoksaj judoj el la sarcerdota kasto, kiuj kontraŭis pli helenismajn judojn, sed la Makabeoj iĝis pli helenismaj poste. Tamen ili ĉiam estis judaj, oponis ŝuldosklavecon kaj, malkiel multaj helenismaj reĝoj, neniam deklaris ke ili estus diaj.

Anstataŭ la helenisma formo de dia reĝeco, la Makabeoj kombinis la reĝecon kaj la alt-sacerdotecon. Tiel ili ja havis religian signifon.

La festo Ĥanuka aperis dum makabeaj tempoj, post kiam la Makabeoj konkeris la Templomonton el la Seleŭkidoj kaj konsekris ĝin denove.

Laŭ la antikvaj profetoj, la juda mesio, devenos de la tribo de Jehuda, estonte filo de David, sed la Makabeoj estis el la Levidoj, la tribo de Levi. Do la Makabeoj ne estis konsideritaj legitimaj de ĉiuj subuloj, almenaŭ kiel reĝoj, sed ja kiel kohenoj.

Sub la Makabeoj naskiĝis la du plej gravaj sektoj de judismo: la Fariseoj kaj la Sadukeoj. Ili alterne regis la Templon en Jerusalemo. La plejmulto de makabeaj reĝoj subtenis la sadukeojn, sed Salome Aleksandra preferis la fariseojn.

Konkeroj[redakti | redakti fonton]

La makabea dinastio, ŝajne potenca, povis konkeri grandajn partojn de Seleŭkio pro la militoj inter Seleŭkio kaj la Romia Respubliko, ĉar Seleŭkio devis tradoni garantiulojn al la romanoj. Tial ĉiam estis almenaŭ unu persono el reĝa familio en Romo, kiu poste povos uzurpi la landon, kaj Seleŭkio fariĝis strukture malforta pro enlandaj militoj.

La juda ŝtato ankaŭ iĝis aliancano de la Romia Respubliko, kio poste kondukos al la okupo kaj elpelo de la judoj fare de la Romia Imperio.

La Makabeoj regis ne nur Judeon, sed ankaŭ konkeris Idumeon, Samarion kaj Galileon. Galileo kaj Idumeo konvertiĝis al judismo, kaj post la detruo de la Dua Templo, Galileo iĝos rifuĝejo de la restantaj judoj en la lando, kiuj komponos Miŝnaon kaj la t.n. Jerusaleman Talmudon.

Regantoj[redakti | redakti fonton]

[de 67 ĝis 63 estis civila milito inter la fratoj Aristobulo la 2-a kaj Hirkano la 2-a]

Fino[redakti | redakti fonton]

La idumeano Antipatro konkeris la Makabeojn kun la helpo de Romio. Lia filo, Herodo la Granda, renversis la lastan reĝon, Antigono, kaj mortigis la lastajn filojn de la dinastio.

Herodo Agripo la 1-a kaj Herodo Agripo la 2-a, postaj reĝoj de Judeo, devenis de la makabea dinastio tra Mariamne.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]