Ĉefpastro
Ĝenerale ĉefpastro (greke ἀρχιερεύς) estas regiona aŭ tutmonda estro de iu kulto religia, altranga pastro rajtigita plenumi ĉiujn sakramentojn de tiu kulto.
En la sumera kaj babilonia religioj iuj kultoj havis inajn ĉefpastrinojn. En Romo similan funkcion havis la granda vestalo.
En judaismo la termino «ĉefpastro» dum la epoko de la templo de Jerusalemo estis religia titolo: En la hebrea lingvo ĝi tekstas כהן גדול, /kohén gadól/, laŭvorte «pastro granda». La sekva teksto temigas ĉefe la judaisman postenon en la hebrea historio kaj la biblia (do hebrea kaj kristana) dokumentaro.
La hebrea ĉefpastro en la biblio
[redakti | redakti fonton]
En Biblio la posteno de la judaisma ĉefpastro estas ofte menciata. Probable la unua ĉefpastro menciata en Torao estas hebrea reĝo Melĥisedeĥ (Genezo 14,18 kaj sekvaj versikloj). De la posta prapatro Abrahamo li ricevas dekonaĵon de la rikolto kiel libervolan donon. Kiel ĉefpastro ankaŭ konsideriĝas Aarono, la frato de Moseo. Laŭ la dua libro de Moseo, ĉapitro 28, la dio mem elektis lin supera religia gvidanto.
El aliaj historiaj skribaj fontoj dedukteblas, ke la hebreoj nomumis ĉefpastrojn ekde la jaro 520 a.K.. Pluraj citaĵoj kaj profetaĵoj de Torao (ekzemple la unua libro de Moseo 14,18, dua libro de Moseo 28,1, aŭ Psalmo 110, kaj ankaŭ en la nova testamento la epistolo al la hebreoj 4,14) nomas la mesion reĝo-pastro kaj vera ĉefpastro.
Ankaŭ en la kristana nova testamento la posteno de la hebrea ĉefpastro plurfoje menciatas. Laŭ la prezento de la kristanaj evangelioj estas la ĉefpastro Kajafas, kiu pridemandas Jesuon, antaŭ ol transdoni lin al la romia provinca altrangulo Pontio Pilato. En la nova testamento la vorto parte uziĝas en pliampleksigita signifo: ankaŭ la eksaj ĉefpastroj (ekzemple Hanas) kaj altaj membroj de la kvin nobelaj pastraj familioj respektive la levidoj, kiuj origine devenis el tiuj nobelaj familioj, nomatas ĉefpastroj (ekzemple en la Agoj de la Apostoloj 4,6).
El la kristana vidpunkto, laŭ la novtestamenta Epistolo al la hebreoj (4:14–18, 6:20), Jesuo estas la ĉefpastro «laŭ la maniero de Melĥisedeĥ». Aliflanke, en la eklezioj katolika, ortodoksa kaj kelkaj protestantaj la episkopoj kaj pli altrangaj pastroj estas traktataj kiel regionaj ĉefpastroj (ĉar rajtigitaj plenumi ĉiujn sakramentojn en sia episkopujo).
Funkcio de la hebrea ĉefpastro
[redakti | redakti fonton]Ĝis kiam la armeo de la Romia Imperio milite okupis Judujon, la judaisma ĉefpastro havis sian postenon dumvive, kaj la posteno estis hereda. La romianoj rompis tiun tradicion, nomumante kaj ankaŭ malnomumante la hebreajn ĉefpastrojn.
Kadre de la religia sistemo de judaismo la ĉefpastro havis centran funkcion. En ĉiuj demandoj de religio, de pastraj agoj kaj de diservoj li havis plej altan aŭtoritaton. Li devis teni apartan kultan purecon kaj estis la sola, kiu unufoje dum la jaro, okaze de la festo Jom Kippur, rajtis eniri en la plejsanktejon de la templo de Jerusalemo. Tie li reprezente por la hebrea popolo ricevis la pardonon de la dio. Dum la jaro li prezentis la plej gravajn oferdonojn.
Ekde la epoko de la Makabeoj la ĉefpastro samtempe estis ankaŭ la plej supera politika gvidanto de la hebreoj. Li estis la prezidanto de la Alta Konsilio aŭ Sinedrio. La konsilio estis la plej alta hebrea jura kortumo kaj la plej grava politika instanco, kiu eĉ dum la romia okupa reĝimo havis signifan aŭtonomion. Por la romiaj armeaj okupantoj de Judujo, la ĉefpastro estis la centra popola reprezentanto en Judujo.
Post la detruo de la templo de Jerusalemo (70 p.K.)
[redakti | redakti fonton]Post la granda juda milito, la romiaj okupantoj dum la jaro 70 p.K. detruis la templon de Jerusalemo kaj do la kultan centron de judaismo. La templa kulto kaj la funkcio de la ĉefpastro en ĝi post tiam ne plu ekzistas. Sed jam pli frue la romiaj potenculoj penis limigi la influon de la hebreaj ĉefpastroj. Analizo [1] pri la malliberigo de Paŭlo el Tarso mencias: «Oni permesis al la ĉefpastro la meton de la liturgiaj vestaĵoj nur okaze de specifaj altaj festotagoj. Krome oni neniam tre longe lasis ĉefpastron en tiu posteno, sed ŝanĝis la personon pli ofte, por eviti ke li povus akiri tro grandan reputacion».
La malnovaj kultaj tradicioj post la jaro 70 ne daŭriĝis, kaj la prezidon de la Sinedrio transprenis pluraj hebreaj patriarkoj. En la plua evoluo de la judaismo la gvidan religian rolon transprenis la farizeoj. La nuntempa funkcio de juda supera rabeno apenaŭ havas ajnan similaĵon al la rolo de la antikvaj ĉefpastroj.
La hebrea ĉefpastro en la biblio
[redakti | redakti fonton]
En la biblio la posteno de la judaisma ĉefpastro estas tre ofte menciata. Probable la unua ĉefpastro menciata en la torao estas la hebrea reĝo Melĥisedeĥ (Genezo 14,18 kaj sekvaj versoj). Li ricevas de la pli posta patriarĥo Abrahamo dekonaĵon de la rikolto kiel libervolan donon. Kiel ĉefpastro konsideriĝas ankaŭ Aaron, la frato de Moseo. Laŭ la dua libro de Moseo, ĉapitro 28, la dio mem elektas lin supera religia gvidanto.
El aliaj historiaj skribaj fontoj dedukteblas, ke la hebreoj nomumis ĉefpastrojn ekde la jaro 520 a.K.. Pluraj citaĵoj kaj profetaĵoj de la torao (ekzemple la unua libro de Moseo 14:18, dua libro de Moseo 28:1, aŭ Psalmo 110, kaj ankaŭ en la nova testamento la epistolo al la hebreoj 4,7) nomas la mesion pastra reĝo kaj vera ĉefpastro.
Ankaŭ en la kristana nova testamento la posteno de la hebrea ĉefpastro estas plurfoje menciata. Laŭ la prezento de la kristanaj evangelioj, la ĉefpastro Kajafas pridemandas Jesuon, antaŭ ol transdoni lin al la romia provinca altrangulo Pontio Pilato. En la nova testamento la vorto parte uziĝas en pliampleksigita signifo: ankaŭ la eksaj ĉefpastroj (ekzemple Hanas) kaj altaj membroj de la noblaj kvin pastraj familioj respektive la levidoj, kiuj origine devenis el tiuj noblaj familioj, nomiĝas ĉefpastroj (ekzemple en la libro Agoj de la Apostoloj 4,6).
Laŭ la ĉapitro 7 de la novtestamenta epistolo al la hebreoj la posteno de ĉefpastro en la kristanisma koncepto ne plu aktualas, kaj Jesuo el kristana vidpunkto konsideriĝu la ĉefpastro "laŭ la ordo de Melĥisedeĥ.
Funkcio de la hebrea ĉefpastro
[redakti | redakti fonton]Ĝis kiam la armeo de la Romia Imperio milite okupis Judujon, la judaisma ĉefpastro havis sian postenon dumvive, kaj la posteno estis hereda. La romianoj rompis tiun tradicion, nomumante kaj ankaŭ malnomumante la hebreajn ĉefpastrojn.
Kadre de la religia sistemo de la judaismo la ĉefpastro havis centran funkcion. En ĉiuj demandoj de religio, de ĉefpastraj agoj kaj de diservoj li havis plej altan aŭtoritaton. Li devis teni apartan kultan purecon kaj estis la sola, kiu unufoje dum la jaro, okaze de la festo Jom Kippur, rajtis eniri en la plejsanktaĵon de la templo de Jerusalemo. Tie li reprezente por la hebrea popolo ricevis la pardonon de la dio. Dum la jaro li prezentis la plej gravajn oferdonojn.
Ekde la epoko de la makabeoj la ĉefpastro samtempe ankaŭ estis la plej supera politika gvidanto de la judoj. Li estis la prezidanto de la Alta Konsilio aŭ Sinedrio. La konsilio estis la plej alta Hebrea jura kortumo kaj la plej grava politika instanco, kiu eĉ dum la romia okupa reĝimo havis signifan aŭtonomion. Por la romiaj armeaj okupantoj de Judujo, la ĉefpastro estis la centra popola reprezentanto en Judujo.
Post la detruo de la templo de Jerusalemo (70 p.K.)
[redakti | redakti fonton]Post la granda juda milito, la romiaj okupantoj dum la jaro 70 p.K. detruis la templon de Jerusalemo kaj do la kultan centron de la judaismo. La templa kulto kaj la funkcio de la ĉefpastro en ĝi post tiam ne plu ekzistis. Sed jam pli frue la romiaj potenculoj penis limigi la influon de la hebreaj ĉefpastroj. Analizo [2] pri la malliberigo de Paŭlo el Tarso mencias: "Oni permesis al la ĉefpastro la meton de la liturgiaj vestaĵoj nur okaze de specifaj altaj festotagoj. Krome, oni neniam tre longe lasis ĉefpastron en sia posteno, sed ŝanĝis la personon pli ofte, por eviti ke li povus akiri tro grandan reputacion."
La malnovaj kultaj tradicioj post la jaro 70 ne daŭriĝis, kaj la prezidon de la Sinedrio transprenis pluraj hebreaj patriarkoj. En la plua evoluo de la judaismo la gvidan religian rolon transprenis la farizeoj. La nuntempa funkcio de supera rabeno apenaŭ havas ajnan similaĵon al la rolo de la antikvaj ĉefpastroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ analizo pri la malliberigo de [[Sankta Paŭlo|Paŭlo el Tarso]] (germanlingve). Arkivita el la originalo je 2015-06-05. Alirita 2009-02-25 .
- ↑ analizo pri la malliberigo de [[Sankta Paŭlo|Paŭlo el Tarso]] (germanlingve). Arkivita el la originalo je 2015-06-05. Alirita 2009-02-25 .