Jom Kipur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jom Kippur)
Saltu al: navigado, serĉo
Jom Kipur (1878)

Jom Kipur[1], Jom Kippur[2], Jomkipuro[3]Jom-Kipuro[4] estas Judisma sankta tago, la deka tago de la monato Tiŝrio, do ĝi povas okazi dum septembro aŭ oktobro.

Jom Kipur estas konsiderata la tago, kiam oni pentas pro siaj pekoj, kaj dum ĝi religiaj judoj fastas kaj preĝas. Dum Jom Kipur oni ne rajtas manĝi, lavi sin, seksumi kaj fari kelkajn aliajn aferojn. Tamen, oni rajtas manĝi, se fastado povus esti danĝera pro sanaj problemoj. Jom Kipur estas konsiderata de judoj unu el la plej sanktaj tagoj de la jaro.

En Israelo, eĉ laikaj judoj kutime respektas la tradicion, kaj fastas kaj eble eĉ iras en la sinagogon. Ne estas televidaj disendoj aŭ publikaj transportoj kaj la flughavenoj estas fermitaj. Ne okazas iu ajn speco de komercado en judaj regionoj. Publika ne-observado de Jom Kipur, ekzemple publika manĝado aŭ stirado de aŭtomobilo, estas konsiderata tabua.

En 1973, Egiptio kaj Sirio atakis Israelon ĝuste en tiu tago, provokante la faman militon de Jom Kipur, ankaŭ konatan kiel la Oktobra Milito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]