Franca Katolika Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Franca Katolika Esperanto-Asocio (FKEA) aŭ france Association catholique française pour l'espéranto (mallonge ACFE) estas asocio, kiu celas apliki kaj per tio ankaŭ plikonatigi la lingvon Esperanto inter membroj de la romkatolika eklezio en Francio. La organizaĵo havas sian sidejon en Parizo.

Pri sia agado ĝi raportas interalie per propra retejo (vidu sube), kaj per la parte franc-, parte esperantlingva bulteno Franca Katolika Esperantisto, de kiu kelkaj specimenaj eldonoj [1] komputile legeblas pere de la asocia retejo. En julio 2010 la asocio estis la gastiganto de la 63-a kongreso de la tegmenta organizaĵo Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en Parizo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ la stato de februaro 2011 la plej nova de pasko 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]