Majstro (vortaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majstro estas esperanta multlingva tradukvortaro en la Interreto, kreita de la nederlandano Gerard van Wilgen. Ĝi donas eblon serĉi tradukojn de vortoj en 50 lingvoj, simile al la projekto Ergane. Estas ankaŭ unika eblo elekti unikodan virtualan klavaron por enskribi vortojn laŭ la latina, la cirila aŭ la greka alfabetoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]