Historio de judoj en mezepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sinagoga del Tránsito y Museo Sefardita
Iama Sinagogo en Toledo, nuntempe Sefarda Muzeo.

La Historio de judoj en mezepoko kovras la historion de judoj en la periodo el la 5-a ĝis la 15-a jarcentoj. Dum la paso de tiu periodo, la populacioj de judoj laŭgrade ŝanĝiis el sia devenlando en Levantenio al Eŭropo, ĉefe al Centra Eŭropo dominata de la Sankta Romia Imperio (kio rezultis en la nasko de la etno de judaj Aŝkenazoj) aŭ al Suda Eŭropo dominata de la regnoj de Iberio (kio rezultis en la nasko de la etno de judaj Sefardoj).

Juda tradicio datigas la originojn de judoj al la Dek du Triboj de Israelo, tamen plej judaj tradicioj asertas, ke la modernaj judoj estas posteuloj de Jehuda, Benjamen kaj Levi. Jam pro la Babilona ekzilo judoj, ĉu pro ekzilo ĉu pro milita trudo ĉu pro aliaj tialoj, iris vivi en multaj aliaj landoj de Mezoriento, kaj poste formis komunumojn tra ĉiuj orientmediteraneaj landoj, konstituante kolektive diasporon. Ties ĉeesto estis atestita en Grekio el la 4-a jarcento a.K. antaŭen en lokoj tiom variaj kiel en Ĥio, Egino, Atiko kaj Rodoso[1] kaj en Italio tiom frue kiom en la 2-a jarcento a.K.[2]

Masakro de la Judoj de Metz dum la Unua Krucmilito, fare de Auguste Migette.

Post la Sieĝo de Jerusalemo (en la jaro 70), centoj da miloj de judoj estis portitaj kiel sklavoj al Romo, el kiu ili poste elmigris al aliaj eŭropaj landoj. La judoj kiuj elmigris al Iberio, kaj ties posteuloj estos la Sefardaj judoj, dum tiuj kiuj elmigris al Germanuja Rejnlando kaj al Francio estos la Aŝkenazoj. [3] Eŭropaj judoj estis specializitaj en ekonomio kiel metiistoj, komercistoj, kaj mon-pruntistoj.[4] Grava malpliigo en iliaj populacioj okazis en Okcidenta Eŭropo okazis pro la okazigo de la Krucmilitoj kiuj akcelis la religi-kulturan maltoleremon, okazigante multajn pogromojn kaj postajn forpelordonojn, en Anglio (1290), Francio (14a jarcento) kaj Hispanio (1492). Je la fino de la mezepoko, simila fenomeno ripetiĝis en la Itala duoninsulo kaj tra plej el la Germanaj urboj kaj princlandoj en german-parolantaj landoj en la 16-a jarcento. Grandaj jid-parolantaj populacioj foriris en tiuj samaj jarcentoj al Orienta Eŭropo. Je la 17-a jarcento ekis reveniga procezo, pro reena migrado al centra kaj okcidenta Eŭropo, kiam okazis pogromoj en Ukrainio (1648-1649).[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alexander Panayotou, 'Jews and Jewish Communities in the Balkans and the Aegean until the twelfth century,' en James K. Aitken, James Carleton Paget (eld.), The Jewish-Greek Tradition in Antiquity and the Byzantine Empire, Cambridge University Press, 2014 pp.54-75, pp.64ff.
  2. Peter Schäfer, Judeophobia: Attitudes Toward the Jews in the Ancient World, Harvard University Press 2009
  3. Ben-Sasson, Haim Hillel, 1914-1977, editor. Ettinger, Samuel, editor.. (1972) Jewish society through the ages. Schocken Books. OCLC 581911264.
  4. Botticini and Eckstein, Maristella and Zvi. (2012) The Chosen Few : How Education Shaped Jewish History, 70-1492. Princeton University Press, p. 49. ISBN 9780691144870.
  5. Yohanan Aharoni, The Jewish People: An Illustrated History, A&C Black 2006 p.305.