Levi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levi
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Genezo 29
Genezo 34
Genezo 35
Genezo 46
Informoj
Sekso vira
Patro Jakobo
Patrino Lea
Gefratoj DinaJozefNaftali • Simeono • JehudaBenjamenDanZebulunRubenIsaĥarGadAŝer
Edzo/Edzino Adinah
Infanoj Gershon • Kohath • Merari • Joĥebed
vdr

Levi estas vira persona nomo. Kutime la nomo aludas al Levi (hebree לֵוִי), la tria filo de la patriarko Jakobo kaj de Lea, kies nasko dokumentiĝis en la verso 29:34[1] de la libro Genezo, parto de la juda Torao kaj de la kristana Malnova Testamento. Levi iĝis la prapatro de unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon. La Levidoj, la tribo de Levi, tradicie iĝis la pastroj de la antikva juda popolo - tiel ekzemple la Makabeoj, juda dinastio kiu regis fakte sendependan Judion en Palestino inter la jaroj 142 kaj 67 antaŭ nia erao, estis Levidoj.

Laŭ la Nova Testamento, Sankta Mateo la evangeliisto, ankaŭ nomata Mateo Levi (ĉar ankaŭ li apartenis al la izraela tribo Levi) kaj Levi de Alfeo (laŭ lia patro Alfeo), estas unu el la Dekdu apostoloj de Jesuo Kristo kaj aŭtoro de unu el la kvar evangelioj en la Nova Testamento. Oni tradicie identigas la apostolon Mateo kaj la evangeliiston. La evangelio laŭ Luko aparte en la kvina ĉapitro indikas pri li nur je la nomo "Levi".

Referencoj[redakti | redakti fonton]