Gad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Pri la aliaj signifoj de GAD rigardu en GAD.


Gad estas vira persona nomo. Kutime la nomo aludas al Gad (hebree גָּד, "feliĉo, bona sorto"), la sepa filo de la patriarko Jakobo, kies nasko fare de la sklavino Zilpa dokumentiĝis en la versoj 30:9-11[1] de la libro Genezo, parto de la juda Torao kaj de la kristana Malnova Testamento. Gad iĝis la prapatro de unu el la dek du triboj de izraelidoj, kiuj laŭ la biblia tradicio konsistigas la judan popolon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]