Idumeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Idumeo, greke Ἰδουμαία (Idoumaía) kaj latine Idumæa respektive Idumea, estas antikva regiono en okcidenta Azio sude de Judio, kaj la idumeanoj antikva popolo, kiu dum la lastaj jarcentoj antaŭ la naskiĝo de Kristo loĝis en tiu regiono. Iuj judaj tekstofontoj egaligis la popolon kun la enloĝantoj de la (laŭ iuj fontoj proksima, laŭ aliaj fontoj identa) regiono Edomo, kies kulturo ŝajnas pli malnova - ĉu tiu kultura identigo de idumeanoj kaj edomanoj estas kulture ĝusta, restas neklare kaj pridisputate.

La idumeanoj unuafoje pruveblas dum la 6-a jarcento okcidente de la regiono Edomo, en kiu samtempe ekloĝas la nabateanoj. Ĉu la nabateanoj forpuŝis la tie loĝintajn edomanojn, aŭ ĉu la nabateanoj estas la posteuloj de la pli frua popolo de edomanoj, kaj la idumeanoj estas branĉo de la edomanoj, kiu translokiĝis okcidenten, ĝis nun ne klarigeblis.

La teritorio de Idumeo etendiĝis de Betlehemo norde ĝis Berŝeba sude, kaj de la Morta Maro oriente ĝis la marborda ebenaĵo okcidente, tamen ne ĝis la bordo de la Mediteranea Maro. La ĉefurbo nomiĝis Marisa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la raportoj de la juda kronikisto Jozefo Flavio la idumeanoj dum la regotempo de la juda reĝo Johano Hirkano konkeriĝis fare de la judoj kaj estis devigitaj konvertiĝi al la judismo [1]. Kontraŭe al tio la kronikisto Strabono [2] tamen raportas, ke la idumeanoj estis origine nabateanoj, kiuj konfliktis kun la restaj nabateanoj kaj separiĝis de ili, translokiĝis okcidenten kaj dum la sekvaj generacioj sen ekstera premo alprenis kulturajn kaj religiajn kutimoj de la najbaraj judoj. Ĉiukaze la juda reĝlando de Johano Hirkano almenaŭ armee konkeris la urban zonon de la idumea ĉefurbo Marisa kaj la proksima urbo Dora - en ambaŭ urboj loĝis multaj greklingvaj komercistoj. Marisa poste estis la naskiĝoloko de la juda reganto Herodo la Granda.

Signo por la paca konvertiĝo de la idumeanoj al judismo kaj la paca integriĝo de Idumeo en la teritorion de Judio estas, ke dum la reorganiziĝo de Palestino fare de la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus dum la jaro 63 antaŭ Kristo la jude konkeritaj, sed kulture nejudaj regionoj estis malintegritaj el Judio, kaj Idumeo restis parto de ĝi. Sekve do supozeble tiuepoke kaj la romianoj kaj la idumeanoj konsideriĝis Idumeon sendiskute juda teritorio. Plue Jozefo Flavio raportas, ke inter la gvidantoj de la juda ribelo kontraŭ la Romia Imperio dum la jaroj 66 ĝis 74 post Kristo estis pluraj elstaraj idumeanoj [3]. Krome ankaŭ la fakto, ke multa idumeaj nobeloj geedziĝis kun la juda reĝa dinastio, estas signo por tio, ke la idumeanoj estis akceptitaj kiel plenrajtaj judoj.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jozefo Flavio: Ant. Jud. 12, paĝo 257 kaj sekvaj
  2. Strabono: Geogr. 16, 2, 34
  3. Jozefo Flavio: Bell. Jud. 4, paĝoj 314 ĝis 318