Simon (parenco de Jesuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simon
Biblia persono
homa biblia persono
Informoj
Eble sama Simono ZelotoSimeono de Jerusalemo
Sekso vira
Religio kristanismo
Patro Klopas
Patrino Maria de Klopas
Gefratoj Jesuo de Nazaret
vdr

En la Nova Testamento Simon estas menciita kiel "frato" (adelfòs) de Jesuo en du pasaĵoj: Mk 6,3; Mt 13,55-57.
Mk 6,3: “Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria, kaj frato de Jakobo kaj Joses kaj Judas kaj Simon?”;
Mt 13,55-57: “Ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas? 56 Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? 57 Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. 58 Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn. “.

Pro la plursenca de la greka ŝemidsenca termino kaj pro la malofto de aludoj al la parencaro de Jesuo de novtestamentaj, neeblas reiri al lia reala parenceco kun Jesuo, kaj estis hipotezitaj diversaj alternativoj: frato, duonfrato, kuzo (vidu: Fratoj de Jesuo).

Historiistoj lin identigis kun Simeono de Jerusalemo aŭ Simeono la 1-a de Jerusalemo kiu estis la dua episkopo de tiu urbo, por la mortigo de Jakobo la Justulo ekde 62 ĝis 107.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]