Simeono de Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SIMEONO DE JERUSALEMO
“Simeono de Jerusalemo aŭ Simon (parenco de Jesuo)
Martiriĝo de Sankta Simeono en miniaturo de la Martirologio de Bazilio.
sekso = vira
notoj = episkopo kaj martiro
naskiĝolando = GalileoJerusalemo (?)
Mortoloko = Jerusalemo, 107117 ĉirkaŭ
venerata = de ĉiuj eklezioj konfesantaj la kulton al la sanktuloj
nacio = palestina
liturgie festata = 18-a de februaro ĉe la orientaj eklezioj, 27-a de aprilo en la okcidentaj eklezioj
atributoj = prezentita najlita al kruco; episkopo (episkopaj vestoj); palmo

Simeono de Jerusalemo estis la dua episkopo de la Eklezio de Jerusalemo ekde 62 ĝis 107, post la martiriĝo de Jakobo la Justulo.

Agiografio[redakti | redakti fonton]

La atestoj pri Simeono estas limigitaj al la citaĵoj transdonitaj de:

  • Hegesipo (unu el la prakristanaj verkistoj, atinginta Romon la duonon de la 2-a jarcento ĉirkaŭ) kiu raportas pri la elekto de Simeono al episkopeco;
  • Eŭzebo de Cezareo, kiu lin indikas kiel “kuzon de la Sinjoro” kaj filo de Klopas (aŭ Kleopas, frato de Sankta Jozefo rolanta kiel patro de Jesuo en pasaĵo kiu estas la sama citaĵo de Hegesipo (Hist. eccl. 3, 11, 32). Krome li aldonas ke Simeono estis unu el la du disĉiploj kiuj, sur la vojo al Emaus, renkontis Kriston resurektintan.

La katolika tradicio lin koincidigas kun Simon “frato” de Jesuo okaze citita en evangelioj Mk 6,3 kaj Mt 13, 55-57, lin taksanta filo de Maria de Klopas.[1] (edzino de Klopas-Kleopa) kaj frato de Jakobo la Justulo, al kiu li posteulis en la episkopa regado de Jerusalemo.

Simeono gvidis tiun kristanan komunumon komplete popolitan per judoj, kaj devigitan forfuĝi el Jerusalemo dum la sieĝo de la romia armeo (70): ĝi trovis rifuĝon trans la rivero Jordano en Pela de Perea.
Simeono finvivis sub imperiestro Trajano kiu neniam lanĉis rektajn persekutojn kontraŭ kristanoj: aŭtoritatoj ne devis ilin serĉi sed nur kontroli la pravecon de la denuncoj. Simeono estis fakte denuncita de kontraŭantoj al kristanismo kaj kondamnita al krucumo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia