Katedralo de Skara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katedralo de Skara
Luterana katedralo • kultura havaĵo • vidindaĵoreligia arto [+]
Koordinatoj58° 23′ 11″ N, 13° 26′ 21″ O (mapo)58.3865113.43924Koordinatoj: 58° 23′ 11″ N, 13° 26′ 21″ O (mapo)

ArkitektoHelgo Zettervall

Estiĝo1150

Katedralo de Skara (Svedio)
Katedralo de Skara (Svedio)
DEC

Map
Katedralo de Skara

Vikimedia Komunejo:  Skara domkyrka [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La katedralo de Skara
Rigardo tra la preĝeja interno

La katedralo de Skara estas unu el la plej aĝaj katedraloj en Svedujo. Oni konstruis ĝin dum la 12-a jarcento laŭ gotika arĥitekturo. La preĝejo estas la katedralo de la episkopujo Skara de luterana Eklezio de Svedio.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

La episkopujo Skara estas la plej aĝa episkopujo de Svedujo. Ĝin fondis en 1014 Olof Skötkonung, unua kristanisma reĝo de Svedujo. La katedralo, konstruita en la 12-a jarcento el tajlita sabloŝtono laŭ gotika stilo, ankoraŭ multan konservis de sia mezepoka plano kaj masonaĵo. Ekzemple dum la riparado de la katedralo en la jaroj 1947 ĝis 1949 oni liberigis kripton bone konserviĝintan el la 12-a jarcento, kaj dum la renovigo de 1999 oni trovis ŝtonrestaĵojn, datigotajn je eĉ pli granda aĝo. Tamen ĝia nuna aspekto estas la rezulto de la energia renovigo fare de arĥitekto Helgo Zettervall kaj ties kompreno de gotiko en la jaroj 1886 ĝis 1894. Post brulego oni denove renovigis la katedralon en la 1940-aj jaroj kaj ekipis ĝin per novaj vitraloj en la ĥorejo, kiujn artisme kreis Bo Beskow.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

La katedralo de Skara disponas pri ĉeforgeno kaj ĥororgeno. La ĉeforgenon konstruis en 1964 la dana orgenkonstruisto Poul-Gerhard Andersens el Kopenhago. La instrumento havas 46 registrojn sur tri manualaj kaj unu pedalara suborgenoj. La ludotraktilaroj estas meĥanikaj, la registrotraktilaroj estas elektraj.[1]

I Dorsopozitivo C–
1. Rörflöjt 8’
2. Principal 4’
3. Flöjt 4’
4. Blockflöjt 2’
5. Larigot 11/3
6. Sesquialtera II
7. Scharf IV
8. Dulcian 16’
9. Krumhorn 8’
Tremulant
II Ĉefpozitivo C–
10. Pommer 16’
11. Principal 8’
12. Spillflöjt 8’
13. Quintadena 8’
14. Oktava 4’
15. Rörflöjt 4’
16. Oktava 2’
17. Cornett III
18. Mixtur V
19. Scharf III
20. Trumpet 8’
Rossignol
III ŝvelpozitivo C–
21. Gedackt 16’
22. Principal 8’
23. Rörflöjt 8’
24. Salicet 8’
25. Vox humana 8’
26. Flöjt octaviant 4’
27. Nasat 22/3
28. Piccolo 2’
29. Ters 1 3/5
30. Mixtur IV
31. Zimbel II
32. Trumpet 8’
33. Oboe 8’
34. Clairon 4’
Tremulant
Pedalaro C–
35. Principal 16’
36. Subbas 16’
37. Quinta 102/3
38. Oktava 8’
39. Gedackt 8’
40. Oktava 4’
41. Nachthorn 2’
42. Cornett III
43. Mixtur IV
44. Basun 16’
45. Trumpet 8’
46. Trumpet 4’

La nomoj de la registroj restas netradukitaj, kaj ankaŭ la romiaj ciferoj por la suborgenaj klavaroj restas, por eviti konfuzojn je leginto de ĉi tiu artikolo, kiu volas rigardi aŭ ludi la orgenon--Longharulo (diskuto) 11:51, 15 Dec. 2014 (UTC)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pli detalaj informoj pri la orgenoj