Paroĥopreĝejo de Weistrach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paroĥopreĝejo de Weistrach
Interno

La paroĥopreĝejo de Weistrach (germane Pfarrkirche Weistrach) estas la preĝejo de la romkatolika paroĥo Weistrach en Aŭstrujo. Ĝi estas halopreĝejo konsekrita al Sankta Stefano de malfru-gotika arĥitekturo kun novgotikaj alkonstruaĵoj. Nuntempe novgotikismo stampas la eksteran kaj enan formon. La konstruaĵo estas unuece stukita, havas gablotegmenton; ĝin strukturas ŝtupigitaj apogopilastroj kun du-bendaj ornamriparaj fenestroj en la interfacoj. En 1893 oni malkonstruis la turon kaj rekonstruis ĝin per nova pintokasko, kiu anstataŭis la barokan antaŭanton.

Konstruhistorio[redakti | redakti fonton]

Kadre de riparado en 1983 oni konstatis en la paroĥopreĝejo romanikan laŭlongan domon kun ĥorkvadrato. Krom tio aperis fundamentoj de la gotika antaŭa konstruaĵo dum la elfosadoj. Sed la nun trovebla formo estas stampita ĉefe de la malfrugotiko. Nur la preĝejturo inkluzive la murmason de la konstruaĵo devenas el la epoko de romaniko kaj estis dum la malfrugotika epoko nur mantelataj respektive pligrandigata. Sekvis sindetenema barokigo, kiu tamen ĉefe rilatis kun la ekipo de la paroĥopreĝejo. Esencaj ŝanĝoj okazis dum la historiismo de la 19-a jarcento. Je tio Karl Lußmann plilongigis la laŭlongan domon ekde 1866 ĝis 1868 per unu kaj duono naveroj. Aliaj ŝanĝoj realiĝis en la ekstero, interalie la egaligo de la apogopilastroj, fenestroj kaj fenestrobretoj same kiel la novformado de la okcidenta alkonstruaĵo. Alikaze la nuna konstruformo, precipe en la interno de la laŭlonga domo kaj en la ekstera ĉambro de la ĥorejo (inkluzive la centran malfrugotikan ĥorfenestron) devenas el malfrugotika epoko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Günter Brucher: Gotische Baukunst in Österreich. Salzburg/Wien 1990
  • Dehio - Handbuch: Die Kunstdenkmäler Österreichs, Niederösterreich südlich der Donau Teil 2 M bis Z. Horn/Vieno 2003
  • Alfred Fischeneder: Die Pfarrkirche in Weistrach als ein Werk am Übergang von Spätgotik zur Renaissance im Raum um Steyr - architekturhistorische Studien (Dipl.). Vieno 2011
48.05558333333314.583555555556