Veit Stoß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Veit Stoß; kuprogravuraĵo proks. 1600; 7:5 cm

Veit StoßStoss (naskiĝinta proksimume 1447 en Horb am Neckar; mortinta en 1533 je Nurenbergo) estis ligno-skulptisto de la malfrua gotiko. Li aktivis precipe en Krakovo kaj Nurenbergo.

Vivo kaj verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉefanĝelo Rafaelo kaj juna Tobias, tilioligna figuraro el la dominikana preĝejo en Nurenbergo, nun Romia-Germana Muzeo je Nurenbergo (1447–1448).
Altaltaro je Krakovo, ĉefverko de Veit Stoß
Veit-Stoß-Altaro en la katedralo de Bamberg
Anĝela Saluto en la Preĝejo Sankta Lorenco je Nurenbergo

Veit Stoß verkis kiel ligna kaj ŝtona skulptisto, pentristo kaj kuprogravuristo, precipe en Krakovo (1477–96) kaj Nurenbergo (ekde 1496 ĝis sia morto en 1533), je kio li pretertempe devis fuĝi el Nurenbergo pro kondamniĝo. En 1502 krakova dokumento menciis la devenon "Vitti sculptoris de Horb"; do li verŝajne devenas de Horb am Neckar. Laŭ la nurenberga historiisto Johann Neudörfer (1547) Stoß mortis en 1533 je la aĝo de 95 jaroj, sed tio estas same malmulte kredinda kiel la naskiĝjaro 1447 el alia fonto; verŝajnas nur, ke li naskiĝis inter 1445 kaj 1450. Kie li ricevis sian edukadon, estas nekonata. Lia verkaro montras influojn de la supra Rejno (Niclaus Gerhaert), krome sudgermanajn (Ulm) kaj ankaŭ nederlandajn influojn. Unuafoje en 1477 li estas dokumentita en la fontoj, kiam li iris al Krakovo, kreonte sian unuan ĉefverkon, la altaltaran retablon de la tiea Maria-Preĝejo (ĝis 1489) kaj aliajn verkojn, i.a. la tombon de la pola reĝo Kazimiro la 4-a en la katedralo de Krakovo (1492). Riĉiĝinte Veit Stoß revenis en 1496 al Nurenbergo, kie li verkis ŝtonajn kaj lignajn skulptaĵojn, komence la reliefon de la memorfondaĵo de Volckamer, kun surmetita nomo kaj majstrosigno (1499). Ekde 1503 li estis enplektita en longedaŭra juĝproceso pro dokumentofalsado; decembron de 1503 oni punis lin traborante ambaŭ vangojn per arda fero, li ne rajtis forlasi la urbon sen permeso de la urbestraro. Li fuĝis tamen en 1504 al Münnerstadt (kie li pentris siajn ununurajn konatajn tabulpentraĵojn), revenis tamen en 1505 libervole al Nurenbergo, kie li denove estis arestata. Indulgan leteron de imperiestro Maksimiliano la 1-a skribita en 1506 la konsilantaro de urbo Nurenbergo ne konsideris. Por la konsilantaro li validis kiel "maltrankvila, terura burĝo". Tamen ĝi permesis al li pli malfrue (en 1514), starigi en Nurenbergo gisejon, por krei figurojn por la tombo de la imperiestro, kiu nun staras en la kortega preĝejo je Innsbruck. Ankaŭ la nurenbergaj patricioj plue mendis verkojn de li, elstarante el ili la "Anĝela Saluto" en la Preĝejo Sankta Lorenco (1517/18). Lia filo Andreas, kiu oficis en la karmelana monaĥejo je Nurenbergo kiel prioro, komisiis sian patro krei lian lastan verkon, la altaltaran retablon de la karmelana preĝejo, kiu konscie restu sen kolora kadrigo (1520–23). Veit Stoß mortis en 1533 bonhava kaj estis entombigata sur la Tombejo Sankta Johano en Nurenbergo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rudolf Bergau: Der Bildschnitzer Veit Stoß und seine Werke. Nurenbergo 1884.
  • Max Loßnitzer: Veit Stoß. Die Herkunft seiner Kunst, seine Werke und sein Leben. Lepsiko 1912.
  • Reinhold Schaffer: Andreas Stoß, Sohn des Veit Stoß, und seine gegenreformatorische Tätigkeit (= Breslauer Studien zur historischen Theologie. Bd. 5). Breslau 1926 (Zugleich: Dissertation an der Philosophischen Fakultät der Universität Bonn, 1923).
  • Adolf Jaeger: Veit Stoß und sein Geschlecht (= Freie Schriftenfolge der Gesellschaft für Familienforschung in Franken. Bd. 9). Nurenbergo 1958.
  • Der Englische Gruß des Veit Stoss zu St. Lorenz in Nürnberg (= Arbeitshefte des Bayerischen Landesamtes für Denkmalpflege. Nr. 16). Munkeno 1983.
  • Rainer Kahsnitz: Veit Stoß in Nürnberg. Werke des Meisters und seiner Schule in Nürnberg und Umgebung. Katalog zur Ausstellung im Germanischen Nationalmuseum, Munkeno 1983.
  • Michael Baxandall: Die Kunst der Bildschnitzer. Tilman Riemenschneider, Veit Stoß und ihrer Zeitgenossen. Munkeno 1984.
  • Veit Stoß. Die Vorträge des Nürnberger Symposions. Munkeno 1985 (mit vollständiger Bibliographie pj. 297–338).
  • Gottfried Sello: Veit Stoß. Hirmer, Munkeno 1988, ISBN 3-7774-4390-5
  • Rainer Kahsnitz: Veit Stoß, der Meister der Kruzifixe. En: Zeitschrift des deutschen Vereins für Kunstwissenschaft. Bd. 49/50, Berlino 1995/96, pj. 123–178.
  • Dobroslawa Horzela (eldonintoj): Around Veit Stoß. Katalogo de Muzeum Narodowe, Krakovo 2005, ISBN 83-89424-27-4.
  • Manfred Grieb (eldoninto): Nürnberger Künstlerlexikon. Munkeno 2007, ISBN 3-598-11763-9
  • Gerhard Weilandt: Die Sebalduskirche in Nürnberg. Bild und Gesellschaft im Zeitalter der Gotik und Renaissance. Imhof, Petersberg 2007.
  • Ulrich Söding: Veit Stoß. En: Katharina Weigand (eldoninto): Große Gestalten der bayerischen Geschichte. Herbert Utz, Munkeno 2011, ISBN 978-3-8316-0949-9.
  • Gerhard Weilandt: Veit Stoß. En: Neue Deutsche Biographie. Bd. 25, Stadion-Tecklenborg, Berlin 2013, pj. 458–461.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]