Michael Pacher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Retablo en preĝejo je Bolzano-Bozen
Eklezia Patro Aŭgusteno kaj la diablo

Michael Pacher (naskiĝinta proksimume 1435 supozeble en Mühlen, bienaro en Pfalzen en nuna Sudtirolo; mortinta en 1498 je Salcburgo) estis tirola pentristo kaj lignoskulptisto. Li apartenas al la plej gravaj majstroj de gotiko en Aŭstrujo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pacher, kiel pentristo kaj skulptisto egale eminenta, tenis je Bruneck en Pustertal de proksimume 1460/65 ĝis 1495 unu el la plej produktemaj retablometiejoj siatempaj. De ĝia produktoj konserviĝis du mezgrandaj kaj du grandaj retabloj entute aŭ en ĉefaj partoj, krome proksimume po du dekoj da unuopaj figuroj kaj pentraĵoj, kies origina kunteksto okupas la esploron ĝis nun. La majstro, kiu konceptis, pentris kaj skulptis siajn retablojn, loĝis dum siaj lastaj tri vivojaroj en Salcburgo. Pri lia vivo nur malmulta estas konata, ĉar nur kelkaj dokumentoj, ekemple fakturoj, kontraktoj kaj kvitancoj, malrekte informas.

La metiolernado de Pacher komenciĝus komence de la kvardekaj jaroj ĉe Leonardo de Brixen. En ĉi tiu jardeko verŝajne okazis kontaktoj trans la suddtirola artotradicio al la arto de frurenesanco en supra Italujo. Sed ankaŭ la sudgermana artoevoluo auch die süddeutsche Kunstentwicklung (komparu la retablon de Hans Multscher el 1458 je Sterzing, Nikolao Gerhardo de Lejdeno en suda Germanujo kaj Vieno) kaj perintaj per ĉi tiu elementoj de nederlanda arto siageneraciaj enfluis en la stilon de Pacher.

La plej fruaj retabloj konataj estas malgranda Retablo Thomas Becket (tabuloj en Graz) kaj Maria-Retablo kun alobildoj de la legendo de Sankta Lorenco el proksimume 1465/66 (partoj en Bruneck, Munkeno kaj Vieno). Sekvis de 1470 ĝis 1485 la Retablo Maria Kronado, reduktite konserviĝinta, en Bozen (1470/73), la ununura komplete surloke restanta du-ala retablo en St. Wolfgang ĉe Wolfgangsee (Supra Aŭstrujo) kaj la Retablo Ekleziaj Patroj (Munkeno) por la monaĥejo Neustift ĉe Brixen (1475–83), de kiu nur restis la pentraĵoj. Perdiĝis Retablo Sankta Miĥaelo por la paroĥopreĝejo de Bozen (1481/84). Dum la malfrua fazo en Salcburgo ekestis multaj retabloj nun preskaŭ komplete perdiĝintaj retabloj.

La teĥnika, ekonomia kaj arta produktopovo de la metiejo de Pacher kaj ĝia tridekjara kontinueco apartenas al la pintaj en la retabloproduktado en Eŭropo. Ĝin distingas ekvilibra dispartigo de skulptaĵoj kaj pentraĵoj, kiuj ekde la Retablo Sankta Lorenco rilatas per perspektiva spacokonstruo ja centran starlokon de rigardanto. La geometria konstruo dokumentebla sur la bildoportilo prezentas ties plej fruan transprenon el la frua renesanco de Italujo en la arto de Germanlingvujo. Je tio la spacaj kaj figuraj komponaĵoj de Pacher ligas la antikvigan forman rigidecon kaj proporciecon de la sudo kun la abundo de esprimaj kaj ornamaj formoj de la nordo. En liaj retabloj skulptaĵoj kaj tabulbildoj, arĥitekturoj kaj ornamaĵoj formas per siaj elspezaj koloraj kaj metalaj versioj brilan unuecon, mallonge antaŭ ĝia dissolvo en la unuopajn bildogenroj. Tiu ĉi sintezo de la transa universalismo de la mezepoko kun la nova kompreno de la realeco estas proksima al la filozofiaj teologiaj traktaĵoj de la episkopo de Brixen kaj fruhumanisto Nikolao de Kuzo. En la metiejo de Pacher kunlaboris parte nome konataj majstroj. La arto de Pacher stampis la evoluon de tirola arto de la lasta triono de la 15-a jarcento ĝis la komenco de la reformacio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Profetaĵo, retabloalo en la malnova paroĥopreĝejo de Bozen-Gries

Deire de la stilo de la sudtirolaj majstroj proksimume 1450 Michael Pacher alvenas sub la influo de Hans Multscher kaj la norditala arto, precipe tiu de skulptisto Donatello kaj pentristo Andrea Mantegna, al bildolingvo novspeca en Germanlingvujo. Lineara perspektivo distingas lian arĥitekturan kaj spacan prezentadon, plastikecon, intensigita esprimo kaj parola gesto stampas liajn figurojn. La traktado de lumo kaj ombro aperigas liajn bildojn realismaj. Idealmaniere li kombinas bildoĉizadon kaj pentradon.

Profila portreto de Maria de Burgonjo

Famaj estas precipe la retabloverkaro de Pacher, i.a.:

  • la Retablo Sankta Lorenco por St. Lorenzen ĉe Bruneck
  • la Retablo Sankta Maria por la malnova paroĥopreĝejo en Gries ĉe Bozen
  • la gotika retablo de St. Wolfgang
  • la Retablo Ekleziaj Patroj por monaĥejo Neustift ĉe Brixen, nun en la Malnova Pinakoteko je Munkeno
  • Sankta Lorenco antaŭ imperiestro Decius, parto de la iama ĉefaltaro de la paroĥopreĝejo de St. Lorenzen en Pustertal (Sudtirolo), proksimume 1465, Belvedero, Vieno[1]

Komplete konserviĝis tamen nur la retablo de St. Wolfgang. De la restaj verkoj de la majstro konserviĝis nur partoj, rigardeblaj ekzemple en la Malnova Pinakoteko en Munkeno aŭ en la Aŭstra Galerio Belvedero en Vieno. Rimarkindaj freskoj de la majstro estas videblaj en la romanika baziliko de la benediktana abatejo Sankta Paŭlo. Tie Pacher prezentis ciklon de sanktulaj biloj en la gotika volbo, kiu estis enigata post la forbrulo de la romanika plata plafono.

Supozeble ankaŭ la tiel nomata "librobildo" kun la enskribo "LIBER VITAE APOC III" - videbla en Kastelo Eltz – devenas el lia metiejo. Ĝi ja prezentas meslibron liatempan. Ankaŭ en ĉi tiu verko klare esprimiĝas lia kapablo de perspektiva pentrado. La tabulbildo donas el ĉiu vidpunkto tre plastikan, preskaŭ tridimensian impreson.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Bode: Geschichte der deutschen Plastik. Berlin 1887, pj. 194–201
  • Hans Semper: Michael und Friedrich Pacher. Eßlingen 1911
  • Robert Stiaßny: Michael Pachers St. Wolfganger Altar. Vieno 1919
  • Eberhard Hempel: Michael Pacher. Vieno 1931
  • Nicolò Rasmo: Michael Pacher. Munkeno 1969
  • Peter Thurmann: Symbolsprache und Bildstruktur. Michael Pacher, der Trinitätsgedanke und die Schriften des Nikolaus von Kues. Bochumer Schriften zur Kunstgeschichte Bd. 9, Frankfurto ĉe Majno 1987
  • Michael Pacher und sein Kreis, Ein Tiroler Künstler der europäischen Spätgotik 1498-1998. Eldoninto Südtiroler Kulturinstitut-Kulturservice im Auftrag der Südtiroler Landesregierung. Katalog. Athesia, Bozen 1998, ISBN 88-7014-982-X.
  • Michael Pacher und sein Kreis, Ein Tiroler Künstler der europäischen Spätgotik 1498-1998. Symposion, Bruneck, 24.-26. September 1998. Athesia, Bozen 1999, ISBN 88-8266-048-6.
  • Andreas Völker: Ein Bild von (einer) Kirche. Obereichstätt 2013. ISBN 978-3-9815853-0-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der hl. Laurentius vor Kaiser Decius, Inv.-Nr.4833

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]