Bolzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bolzano-Bozen)
ISO
Bolzano-Bozen
Bolzano
komunumo de Italio • urbego • biciklada urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 30′ N, 11° 21′ O (mapo)46.511.35Koordinatoj: 46° 30′ N, 11° 21′ O (mapo)
Alto super marnivelo 262 m
Areo 52 km²
Loĝantaro 106 107 (2023)
Loĝdenso 2029 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Zentrum-Bozner Boden-Rentsch, Oberau-Haslach, Europa-Neustift, Don Bosco, Gries-Quirein
Najbaraj komunumoj Eppan an der Weinstraße, Karneid, Leifers-Laives, Deutschnofen, Ritten, Jenesien, Terlan kaj Pfatten-Vadena
Patrono ĉielenpreno de Maria, Heinrich von Bozen
Festa tago pentekosta lundo
Nomo de loĝantoj Bozner, bolzanini
Poŝtkodo 39100
Imposta kodo A952
Kodo laŭ ISTAT 021008
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo https://opencity.gemeinde.bozen.it/ Oficiala retejo
Bolzano-Bozen (Italio)
Bolzano-Bozen (Italio)
DEC
Bolzano-Bozen
Bolzano-Bozen
Situo de Bolzano-Bozen
vdr

Bolzano-Bozen (germane: Bozen [BO:cn]; ladine: BalsanBulsan; latine: Bauzanum; itale: Bolzano [bolCAno] Pri tiu ĉi sono aŭskultu; esperante eblas kaj Bolcano kaj Boceno, sed ankaŭ Bozeno[1]) estas la ĉefurbo de la provinco de Sudtirolo en norda Italio. Ĝi estas unu el nur kvin municipoj en Sudtirolo en kiuj la plejparto de la loĝantoj denaske parolas la italan. Fine de 2023 en la komunumo vivis 106 107 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Eppan an der Weinstraße, Karneid, Leifers-Laives, Deutschnofen, Ritten, Jenesien, Terlan kaj Pfatten-Vadena.

Bolzano-Bozen estas la sidejo de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano, kie prelegoj kaj seminarioj estas okazigitaj en la angla, la germana kaj la itala. En 2009 la komunumo honoriĝis per la titolo Alpa urbo de la jaro.

En-vivkvalita enketo de la itala gazeto Il Sole 24, (2010) Bolzano-Bozen estis vicigita nombro unu en listo de 107 italaj grandurboj.[2] En la eldono de la enketo, (2011) Bolzano-Bozen estis vicigita numero du, post pintrangigita Bologna.[3] En la eldono, (2012) Bolzano-Bozen denove okupis la pintlokon, estante vicigita la grandurbo kun la plej bona vivokvalito en Italio.[4]

Tra Bolzano-Bozen fluas rivero Eisack [Ajzak] (itale Isarco [izArko]), en kiun fluas rivereto Talferbach/Talvera, kiu disigas kvartalon Gries de la historia urbocentro. Sud-okcidente de la urbo la Eisack kuniĝas kun la rivero Adiĝo (itala Adige, germana Etsch).

Historio[redakti | redakti fonton]

Bolzano-Bozen en la jaro 1898

La regiono estis loĝita fare de la raetiaj isarkaj homoj kaj en 15 a.K estis konkerita per la romianoj gviditaj de la generalo Nero Claudius Drusus. Ili konstruis setlejon nomata laŭ la generalo Pons Drusi (ponto Druso). La proksima vilaĝo estis nomita Bauzanum.

Kun la fino de la romia imperio bavara enmigrado komenciĝis kaj la unua mencio de bavara grafo kiel reganto de Bolzano-Bozen originas de la jaro 679.[5] La areo estis loĝita fare de germanaj populacioj ekde tiam.

En 1190 Bolzano-Bozen estis levita al grandurbo fare de la episkopo Konrado de Trento kaj iĝis grava komercpunkto pro ĝia pozicio inter la du gravaj grandurboj de Venecio kaj Augsburg. Kvar fojojn jare okazis merkato kaj komercistoj venis de la sudo kaj la nordo. La komerca magistrato estis tial fondita en 1635. Ĉiu merkatsezono du italaj kaj du ĝermanaj oficistoj (nomumitaj de la alvenintaj komercistoj) laboris en tiu oficejo. La grandurbo estis kultura krucpunkto en tiu tempo kaj daŭre estas ankaŭ nuntempe.[6]

Antaŭ la 1-a mondmilito Bolzano-Bozen estis parto de la aŭstro-hungara distrikto de Tirolo. Je la fino de la 1-a mondmilito la suda parto de Tirolo estis aneksita fare de Italio kaj en 1927 Bolzano iĝis ĉefurbo de la provinco Sudtirolo. Ĝis ĝia aneksado al Italio Bolzano-Bozen estis ĉefe germanlingva urbo. En 1910, 29,000 loĝantoj estis germanlingvaj kaj nur 1,300 ital-parolantaj.[7] En la 1920-aj jaroj la provinco, kaj precipe ĝiaj urboj, estis submetita al intensa programo de italigado sub ordoj de Benito Mussolini. En la sudo de la urbo estis konstruita industria regionio kun grandaj fabrikoj precipe de peza industrio. Por la laborantoj alvenintaj de la malnovaj italaj provincoj estis konstruitaj novaj kvartaloj. Tiamaniere la faŝista registaro sukcesis plimultigi la itallingvan loĝantaron.[7]

Dum la 2-a mondmilito Bolzano estis la loko de la nazia traira koncentrejo por judoj kaj politikaj kaptitoj.[8]

Socio[redakti | redakti fonton]

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2011, 73.80% de la loĝantoj de la grandurbo parolas la italan, 25.52% germanan kaj 0.68% la ladinan kiel sia gepatra lingvo.[9]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La regiono prosperas kun miksaĵo de altkvalita intensa agrikulturo (inkluzive de vino, frukto kaj laktaĵoj), turismo, tradicia artmetio (ligno, ceramikaĵo) kaj progresintaj servoj. Peza industrio (maŝinaro, memvetura, ŝtalo) instalita dum la 1930-aj jaroj nun estis plejparte malmuntita. Malavantaĝo de la loka ekonomio estas, ke ĝi tre dependas de la publika sektoro kaj aparte de la provinca registaro.

Bolzano-Bozen estas la plej granda urbo en la aŭtonoma provinco de Sudtirolo kiu havas specialan statuton. Tiu statuto sekurigas la rajtojn de la germanlingva malplimulto en Italio. Tiu unika sistemo estis ankaŭ admirita fare de la Dalai-Lamao, kiu vizitis la urbon dum pluraj okazoj por studi eblan aplikon en ĉin-okupata Tibeto. La sudtirola aŭtonomio estis prezentita ankaŭ kiel rolmodelo por la sukcesa kaj justa rezolucio de inter-etnaj konfliktoj al aliaj regionoj de la mondo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Situante ĉe multoblaj klimatlimoj, Bolzano-Bozen havas humidan subtropikan klimaton (Cfa/Cwa) kun varmaj someroj (ĵus sufiĉa por esti nomita' subtropika ') kaj relative malvarmegaj vintroj. La meza maksimuma temperaturo dum someraj tagoj estas inter 27 kaj 29 kaj la meza minimuma temperaturo dum vintraj noktoj egalas al −1 bis −4 .

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo

La mezepoka urbocentro, gotikaj kaj romanikaj kun siaj portikoj, preĝejoj kaj la dulingva signaĝo donas guston de urbo ĉe la vojkruciĝoj de italaj kaj aŭstraj kulturoj. Inter la plej gravaj monumentoj kaj vidindaĵoj estas:

Por pli da historiaj kaj geografiaj informoj vidu Sudtirolon.

Urbocentro-distriktoj kaj najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Bolzano

.

Aerfoto

Urbocentro-distriktoj:

  • Centro-Piani-Rencio (germane: Zentrum-Bozner Boden-Rentsch)
  • Dono Bosco
  • Europa-Novacella (germane: Europa-Neustift)
  • Gries-San Quirino (germane: Gries-Quirein)
  • Oltrisarco-Aslago (germane: Oberau-Haslach)

Najbaraj komunumoj estas: Eppan, Karneid, Laives, Deutschnofen, Ritten, Jenesien, Terlano kaj Vadena.

Transporto kaj publika infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Bolzano-Bozen estas konektita per la aŭtovojreto A22-E45[10] sude al Trento kaj Verono kaj norde al Innsbruck (Aŭstrio) kaj Munkeno (Germanio).

La urbo ankaŭ estas konektita al la itala fervoja reto. La stacidomo, malfermita en 1859, estas parto de la brenera fervojo (Verona-Innsbruck), kiu estas parto de la ĉefa fervojitinero inter Italio kaj Germanio. La stacio ankaŭ estas krucvojo de la loka fervojo al Merano.

Ekzistas 50-kilometra reto de ciklovojoj kaj proksimume 30% de vojaĝoj en Bolzano-Bozen estas faritaj per biciklo.[11]

Ĉiutage linia aviadilo flugas de aerodromo de Bolzano (IATA: BZO) al Romo.

Inter la lernejaro famiĝas ekz. la Gimnazio franciskana.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La urbo estas gastiganto al ĉiujara internacia kurkonkurso - la BOclassic. La okazaĵo, unue okazigita en 1975, okazas je la 31-a de decembro Silvestro kaj estas dissendita en televido.

Bolzano estas fama ankaŭ pro siaj sportaj plonĝistoj, el kiuj Klaus Dibiasi, Giorgio Cagnotto kaj Tania Cagnotto venkis olimpiain medalojn.

Lokaj teamoj[redakti | redakti fonton]

La urbo havas pliajn teamojn de piedpilko el kiuj unu F.C. Südtirol ludas en profesia ligo. En profesia ligo ludas ankaŭ la teamo de manpilko Loacker Bozen Handball kaj la teamo de glacihokeo HC Bolzano Bozen.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj estas:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marie Hankel: "En la regiono de la Rosengarten/Rozoĝardeno", ĉe: La Bela Mondo, 2-a volumo (januaro ĝis julio 1909; Dresdeno) p. 47-61
  2. Qualità della vita 2010. Il Sole 24 Ore. Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2-a de augusto 2012.
  3. QUALITÀ DELLA VITA 2011. Il Sole 24 Ore. Arkivita el la originalo je 2013-07-29. Alirita 2-a de augusto 2012.
  4. QUALITÀ DELLA VITA 2012. Il Sole 24 Ore. Arkivita el la originalo je 2013-05-20. Alirita 20-a de augusto 2013.
  5. kiel raportita fare de Paulus Diaconus en lia verkaĵo Historia Langobardorum, reeldonita ekzemple ĉe Georg Waitz, MGH Scriptores rerum Langobardicarum, Hanovro 1878, p. 35.
  6. Bozner Chronik, Ferdinand Troyer; Bozen 1648
  7. 7,0 7,1 City of Bolzano publication itale
  8. Juliane Wetzel (1994), "Das Polizeidurchgangslager Bozen",Die vergessenen Lager, eds Wolfgang Benz and Barbara Distel (Dachauer Hefte 5), Munkeno.
  9. Volkszählung 2011/Censimento della popolazione 2011, p. 6-7. Provincial Statistika instituto de la aŭtonoma provinco Sudtirolo. Alirita 2012-06-14.
  10. A22.it retejo de la aŭtovojo 22 (Autostrada del Brennero SpA Brennerautobahn AG), vidita la 19-an de junio 2009.
  11. Bolzano città della bicicletta. Arkivita el la originalo je 2013-08-02. Alirita 2013-08-26.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]