Libera Universitato de Bozen-Bolzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rektorejo de la Libera Universitato de Bolzano-Bozen
Biblioteko de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano
La sidejo de Bressanone

La Libera Universitato de Bozen-Bolzano (germane: Freie Universität Bozen, itale: Libera Università di Bolzano, angle: Free University of Bozen-Bolzano) situas ĉefe en Bolzano-Bozen, Italio. Ĝi estis fondita en la jaro 1997 kaj havas nuntempe kvin fakultatojn.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe sia fondiĝo en 1997 la universitato havis nur la fakultatojn pri ekonomio kaj pri edukaj sciencoj. La universitata biblioteko estis malfermita en 1998. Sekvis la fakultatoj pri informadiko kaj pri dizajno kaj arto. Kiel lasta fakultato estis establita la fakultato pri naturaj sciencoj kaj tekniko en la jaro 2007.

La LUB estis la unua trilingva universitato en Eŭropo. Prelegoj kaj seminarioj estas okazigataj en la germana, la itala kaj la angla. La nura escepto estas la fakultato pri edukaj sciencoj, kiu ofertas al la studentoj parolantaj la germanan, la italan kaj la ladinan apartajn lernajn sekciojn.

La universitato ofertas studprogramojn de bakalaŭreco ĝis doktoreco. Celo de instruado estas disponigi teorie solidan bazon kun bona rilato al praktika aplikado. Granda parto de instruaj agadoj okazas kiel seminarioj, prelegoj donitaj fare de gastparolantoj kaj praktika trejnado en laboratorio. Ene de la kadro de la akademiaj interŝanĝprogramoj, studentoj estas apogitaj por pasigi unu aŭ plurajn semestrojn en universitatoj eksterlande.

Sidejoj[redakti | redakti fonton]

La universitato havas tri sidejojn. La ĉefa troveblas en Bolzano, aliaj en Bressanone/Brixen (Fakultato pri edukaj sciencoj) kaj Brunico/Bruneck (Bakalaŭro pri turismo). La konstruaĵoj en Bolzano-Bozen estis dizajnitaj fare de la arkitektoj Matthias Bischoff kaj Roberto Azzola[1] de Zuriko[2] kaj tiuj ĉe Bressanone de Regina Kohlmeyer kaj Jens Oberst de Stuttgart. Ĉi-lasta en 2005 gajnis la 9-an arkitekturpremion de la grandurbo de Oderzo.[3]

Rektoroj[redakti | redakti fonton]

La rektoroj de la universitato estis Alfred Steinherr, ekonomiisto el Luksemburgio, de 1998 ĝis 2003, la svisa lingvistino Rita Franceschini, de 2004 ĝis 2008, kaj la germana sociologo Walter Lorenz, ekde 2008.[4]

Fakultato pri Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La Lernejo de Ekonomiko kaj administrado estas bazita en Bozen-Bolzano kaj Bruneck-Brunico. Ĝi ofertas tri bakalaŭrajn kaj du magistrajn programojn.

Fakultato pri Edukaj Sciencoj[redakti | redakti fonton]

La Faculty of Education (Fakultato pri Edukaj Sciencoj) trovigas en Brixen-Bressanone kaj la sekvaj kursoj estas aktivaj:

Fakultato pri Informadiko[redakti | redakti fonton]

La Fakultato pri Informadiko havas la sekvajn kursojn:

Fakultato pri Natursciencoj kaj Tekniko[redakti | redakti fonton]

La Fakultato pri Naturscienco kaj Teknologio havas la sekvajn aktivajn kursojn:

Fakultato de Dizajno kaj Arto[redakti | redakti fonton]

La Fakultato de Dizajno kaj Arto ofertas la sekvajn kursojn:

Eŭropaj magistraj programoj[redakti | redakti fonton]

La Fakultato pri Informadiko de la Libera Universitato de Bozen-Bolzano estas tre aktiva laŭ tiu maniero kaj estas inter la esplorcentroj rekonitaj fare de la Eŭropa Unio kiel gvidanto en tiu programo. Ekzistas 3 eŭropaj magistraj programoj en la areo de komputiko kurantaj en tiu universitato, sub Erasmus Mundus.

Studium Generale[redakti | redakti fonton]

Ekde 2011 ekzistas la plurfaka kurso Studium Generale, kiuj preparas por larĝa aro de magistraj programoj.[5]

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nombroj disponigitaj en la retejo, ekde 1998 275 esplorprojektoj estis faritaj ene de la universitato.[6]

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Laŭ biblioteka rangotabelsistemo eldonita fare de germanaj bibliotekretoj (BIX-projekto) en 2009, tiu universitato havas la duan plej bonan bibliotekon inter germanlingvaj ŝtatoj (Germanio, Svislando, Aŭstrio kaj Sudtirolo en Italio).[7]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans Karl Peterlini, Hannes Obermair (eld.), Universitas Est. Essays and documents on the history of education in Tirolo/South-Tyrol, 2 volumoj [ (Bozen-Bolzano University Press, Raetia Verlag, Bozen/Bolzano-Bozen 2008) , ISBN 978-88-7283-316-2
  • Klaus Kempf, Franz Berger, The Library as a Service Point. The Case of the Bozen University Library: Planning, Building, Financing, en "Liber Quarterly", 10, 2000, pp 108-116.[8]
  • Universitätsreden an der Freien Universität Bozen / Discorsi d'ateneo alla Libera Università di Bolzano / Public Talks at the Free University of Bozen, 6 volumoj, Bolzano, Bozen-Bolzano University Press, 2005-ss. ISBN (ISSN) 2494716-7

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Progetti delle tre sedi
  2. Christine Plieger-De Biasi, Thomas Simma,Freie Universität Bozen - Libera Universita di Bolzano - Free University of Bozen-Bolzano. The Architecture Competition for the Main Site, Vienna-Bolzano, Folio, 1998. ISBN 978-3-85256-105-9
  3. IX Premio architettura Oderzo
  4. Lub, Lorenz è il rettore. Con 6 voti batte Fedrizzi (19 July 2008). Alirita 2008-07-21.
  5. STOL: Parte lo Studium Generale
  6. Mission and numbers
  7. "The library ranking according to BIX Project"
  8. Open AccessDigizeitschriften

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

46°29′53″N 11°20′58″E  /  46.49806°N, 11.34944°O / 46.49806; 11.34944 (Libera Universitato de Bozen-Bolzano)