Deutschnofen
| Deutschnofen (Nova Ponente) | |||
| komunumo de Italio | |||
|---|---|---|---|
| Ŝtato | |||
| Regiono | |||
| Provinco | BZ Sudtirolo | ||
| Geografia situo | 46° 25′ N, 11° 26′ O (mapo)46.41399311.425181Koordinatoj: 46° 25′ N, 11° 26′ O (mapo) | ||
| Supermara alteco | 1357 [+] m | ||
| Areo | 112 km² | ||
| Loĝantaro | 4034 (2023) | ||
| Loĝdenso | 36 loĝantoj/km² | ||
| Najbaraj komunumoj | Aldein, Bolzano-Bozen, Branzoll, Karneid, Leifers-Laives, Welschnofen, Predazzo (TN), Tesero (TN) kaj Ville di Fiemme (TN) | ||
| Patrono | Sankta Uldariko | ||
| Festa tago | unua dimanĉo en julio | ||
| Nomo de loĝantoj | Deutschnofener germane kaj novaponentani itale | ||
| Poŝtkodo | 39050 | ||
| Imposta kodo | F950 | ||
| Kodo laŭ ISTAT | 021059 | ||
| Telefona prefikso | 0471 | ||
| Estro | |||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Deutschnofen ([dɔɪ̯tʃn̩'oˑfn̩] - jen germane, ladine Nueva Tudëscia, por kiu aldona itallingva nomo Nova Ponente estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La loko troveblas tute sude de Sudtirolo, tri najbaraj komunumoj jam apartenas al la pli suda provinco Trento (TN). Fine de 2023 en la komunumo vivis 4 034 loĝantoj[1] sur areo de 112,49 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Aldein, Bolzano-Bozen, Branzoll, Karneid, Leifers-Laives, Welschnofen, Predazzo (TN), Tesero (TN) kaj Ville di Fiemme (TN).
Kristanisma patrono de la komunumo estas la sankta Uldariko, kies religia memortago, la unua dimanĉo en julio, sekve estas la komunuma festotago.
Deutschnofen estas vintrosportejo. Aktuale du najbaraj loĝlokoj, Predazzo (TN) kaj Tesero (TN), estas eventejoj de la Vintra Olimpiko 2026 en la regiono Milano-Cortina d'Ampezzo, kiu disvolviĝas inter la 6-a kaj 22-a de februaro 2026.
Lingva distribuo
[redakti | redakti fonton]La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ informoj de Istituto Nazionale di Statistica (Istat), la instituto nacia statistika de Italio, de 2023. Pli detala referenco videblas en vikidatumoj (ligilo supre maldekstre de tiu ĉi paĝo).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane kaj itale)



