Ulten
Ulten (Ultimo) | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | BZ Sudtirolo |
Geografia situo | 46° 33′ N, 10° 52′ O (mapo)46.5510.866666666667Koordinatoj: 46° 33′ N, 10° 52′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 1.190 m |
Areo | 208 km² |
Loĝantaro | 3004 (2005) |
Loĝdenso | 14 (2005) loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Bresimo (TN), Kastelbell-Tschars, Latsch, Laurein, Martell, Naturns, Proveis, Rabbi (TN), Rumo (TN), St. Pankraz |
Patrono | |
Festa tago | |
Nomo de loĝantoj | |
Poŝtkodo | 39016 |
Imposta kodo | L490 |
Kodo laŭ ISTAT | 021104 |
Telefona prefikso | 0473 |
Retpaĝo | |
Ulten (de: Ulten aŭ Ultental, it: Val d'Ultimo) estas 40 km longa montvalo en la okcidenta parto de la regiono de Sudtirolo en norda Italio.
Ĝi estas la valo de la rivero Falschauer, dekstra alfluanto de la Adiĝo. Ĝia orientiĝo estas de sudokcidento al nordoriento. La valo estas paralela al la pli norda Vinschgau, kaj situas sude de Meran. La valo finiĝas en la municipo de Lana. Montpasanta ŝtrato konduktanta sude kunligas la valon kun Proveis kaj la Valo di Non en Trentino.
La ĉefaj vilaĝoj de la valo estas:
- St. Gertraud (1501 m, ca. 300 loĝantoj)
- St. Nikolaus (1256 m, ca. 300 loĝantoj)
- Kuppelwies (1153 m, ca. 150 loĝantoj)
- St. Walburg (1190 m, ca. 2.200 loĝantoj)
- St. Pankraz (735 m, ca. 1.568 loĝantoj)
La municipo Ulten kovras la plej grandan parton de la Ulten-valo. La malalta parto de la valo troviĝas en la municipo de St. Pankraz. La loĝantoj de la Ulten-valo estas ĉefe germanlingvaj (pli ol 98% laŭ la censo de 2001). La plej okcidenta, plej alta parto de la valo estas parto de nacia naturparko (Nacia naturparko de Stelvio).