Schenna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schenna
(Scena)
Schenna
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 41′ N, 11° 11′ O (mapo)46.68333333333311.183333333333Koordinatoj: 46° 41′ N, 11° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo 600 m
Areo 48 km²
Loĝantaro 3030 (2023)
Loĝdenso 63 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Schennaberg, Tall, Verdins
Najbaraj komunumoj Hafling, Kuens, Merano, Riffian, St. Leonhard in Passeier, Sarntal kaj Tirol
Patrono ĉielenpreno de Maria
Festa tago 15-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj Schennaner germane kaj scennesi itale
Poŝtkodo 39017
Imposta kodo I519
Kodo laŭ ISTAT 021087
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Schenna (itale Scena) estas komunumo de la pliparte germanlingva aŭtonoma provinco Sudtirolo en norda Italio. Ĝi situas proksime al Merano kaj proksimume 30 km nordoriente de la provinca ĉefurbo Bolzano-Bozen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 6-a jarcento la areo estis loĝata de homoj devenantaj el Frankonio kaj Bavario. Dum la mezepoko estis konstruita la kastelo Schenna, kiu nuntempe estas la plej grava vidindaĵo de la vilaĝo. La plej grava famulo, kiu estas ligita al Schenna, estas la arkiduko Johano de Aŭstrio. En 1845 li aĉetis la kastelon Schenna kaj post sia morto li estis entombigita en aparte konstruita novgotika maŭzoleo.[1]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj 40 jaroj la tiama kampara vilaĝo iĝis gravega turisma centro. Ĉeestas multaj hoteloj ankaŭ de altaj kategorioj kaj la tranoktoj estas pli ol unu miliono jare.

Tamen, aparte en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo, konserviĝis la kampara karaktero. Videblas belaj malnovaj biendomoj meze de zorgeme kultivitaj pomarbaroj.

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1,5% parolas denaske la italan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Franz Spiegelfeld, Das Mausoleum von Schenna, in "Südtirol in Wort und Bild", 50-51, 2006-07, paĝoj 46-49.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]