Rasen-Antholz

| Rasen-Antholz (Rasun Anterselva) | |||
| komunumo de Italio malcentrigita komunumo | |||
|---|---|---|---|
| Ŝtato | |||
| Regiono | |||
| Provinco | TN Trento | ||
| Geografia situo | 46° 47′ N, 12° 3′ O (mapo)46.78189412.048894Koordinatoj: 46° 47′ N, 12° 3′ O (mapo) | ||
| Supermara alteco | 1030 [+] m | ||
| Areo | 120 km² | ||
| Loĝantaro | 2909 (2023) | ||
| Loĝdenso | 24 loĝantoj/km² | ||
| Subdividaĵoj | Antholz Mittertal, Antholz Niedertal, Antholz Obertal, Neunhäusern, Niederrasen kaj Oberrasen | ||
| Najbaraj komunumoj | Bruneck, Gsies, Olang, Percha, Sand in Taufers, St. Jakob in Defereggen (Aŭstrio) kaj Welsberg-Taisten | ||
| Patrono | Johano la evangeliisto | ||
| Festa tago | 27-a de decembro | ||
| Nomo de loĝantoj | Rasenantholzer (germane) | ||
| Poŝtkodo | 39030 | ||
| Imposta kodo | H189 | ||
| Kodo laŭ ISTAT | 021071 | ||
| Telefona prefikso | 0474 | ||
| Estro | |||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Rasen-Antholz - por kiu aldona itallingva nomo Rasun Anterselva estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 909 loĝantoj[1] sur areo de 121,57 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km². Subdividaĵoj estas Antholz Mittertal, Antholz Niedertal, Antholz Obertal, Neunhäusern, Niederrasen kaj Oberrasen. Najbaras la komunumoj Bruneck, Gsies, Olang, Percha, Sand in Taufers, St. Jakob in Defereggen (Aŭstrio) kaj Welsberg-Taisten.
Kristanisma patrono de la komunumo estas la sanktulo Johano la evangeliisto, kies religia memortago, la 27-a de decembro, sekve estas la komunuma festotago.

Aktuale la vintrosporta loĝloko Antholz (do kune la subdividaĵoj Antholz Mittertal, Antholz Niedertal kaj Antholz Obertal) estas unu el la eventejoj de la Vintra Olimpiko 2026 en la regiono Milano-Cortina d'Ampezzo, kiu disvolviĝas inter la 6-a kaj 22-a de februaro 2026.
Lingva distribuo
[redakti | redakti fonton]La plejmulto de la loĝantoj (98,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 1% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane kaj itale)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ informoj de Istituto Nazionale di Statistica (Istat), la instituto nacia statistika de Italio, de 2023. Pli detala referenco videblas en vikidatumoj (ligilo supre maldekstre de tiu ĉi paĝo).



