Laives (Supra Adiĝo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leifers)
Laives
Laives
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 26′ N, 11° 20′ O (mapo)46.43333333333311.333333333333Koordinatoj: 46° 26′ N, 11° 20′ O (mapo)
Alto super marnivelo 258 m
Areo 24 km²
Loĝantaro 17 954 (2018)
Loĝdenso 745 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Pineta, La Costa kaj San Giacomo
Najbaraj komunumoj Bolzano, Branzoll, Deutschnofen kaj Vadena
Patrono Sankta Antonio kaj Sankta Nikolao
Festa tago 5-a de junio
Nomo de loĝantoj laivesotti (itale)
Poŝtkodo 39055
Imposta kodo E421
Kodo laŭ ISTAT 021040
Telefona prefikso 0471
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Laives ['lajves]- por kiu aldona germana lingvo nomo Leifers [ˈlaɪ̯fɐs] estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Supra Adiĝo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2018 en la komunumo vivis 17 954 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bolzano-Bozen, Branzoll, Deutschnofen kaj Pfatten-Vadena.

Malgraŭ ke la tuta regiono estas je granda plimulto germanlingva, la komunumo Leifers respektive Laives post la najbara provinca ĉefurbo Bolzano nun estas la dua plej forte per itallingvanoj loĝata urbo de Supra Adiĝo. La nuna loĝantaro laŭ denaska lingvo kaj deveno divideblas al kvin grupoj:

  • la tradicia germanlingva grupo
  • la tradicia itallingva grupo (historia itallingva malplimulto en la relative malmonta plej suda parto de Sudtirolo
  • la en la lastaj jardekoj almigrinta germanlingva grupo (plejparte el la resta Supra Adiĝo)
  • la laŭ nombro plej granda grupo de same en la lastaj jardekoj almigrintaj itallingvaj civitanoj, el kiuj multaj el suda Italio per laborpostenoj estis vokitaj al Bolzano, kaj de tie poste translokiĝis al la najbara komunumo
  • kaj alvenintoj el aliaj ŝtatoj de la Eŭropa Unio plus almigrintoj el pliaj landoj (plejparte balkanaj landoj kaj fuĝintoj el arabaj ŝtatoj)

Laŭ la censo de 2011, 71,50 procentaĵoj de la urbanoj kalkuliĝas denaske itallingvaj, 27,99 % kalkuliĝas denaske germanlingvaj kaj 0,51 % denaske ladinlingvaj. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

panoramo de Laives (supre) kaj de la komunumoparto Pineta (malsupre)