Tirol (Sudtirolo)
Tirol (Tirolo) | |
![]() | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | BZ Sudtirolo |
Geografia situo | 46° 41′ N, 11° 9′ O (mapo)46.68333333333311.15Koordinatoj: 46° 41′ N, 11° 9′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 594 |
Areo | 25 km² |
Loĝantaro | 2 456 (2018) |
Loĝdenso | 96 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna |
Patrono | Johano la baptisto |
Festa tago | 24-a de junio |
Nomo de loĝantoj | Tiroler, Dorf Tiroler (germane) |
Poŝtkodo | 39019 |
Imposta kodo | L178 |
Kodo laŭ ISTAT | 021101 |
Telefona prefikso | 0473 |
Retpaĝo | Oficiala retejo (germane kaj itale) |
Tirol (germane, ankaŭ Dorf Tirol, itale Tirolo) estas komunumo de la la plejparte germanlingva Aŭtonoma Provinco Sudtirolo en norda Italio. En la komunumo, ĉe pitoreska monta deklivo inter vitejoj kaj pomarbaroj, staras la mezepoka kastelo Tirolo, kiu donis sian nomon ne nur al la komunumo, sed al la tuta regiono Tirolo. Fine de 2018 en la komunumo vivis 2 456 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kuens, Algund, Meran, Moos in Passeier, Partschins, Riffian kaj Schenna.
Nuntempe la plej grava ekonomia faktoro de la loko estas turismo. En la komunumo ĉirkaŭ 90 % de la brutta socia produkto devenas de turismo. En la multaj hoteloj kaj pensionoj kaj eĉ en kelkaj bienoj okazas ĉiujare ĉirkaŭ 700.000 tranoktadoj.
Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]
La plejmulto de la loĝantoj (95,5%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2,5% parolas denaske la italan kaj 2% la ladinan.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo (germane kaj itale)
