Sarntal
Jump to navigation
Jump to search
Sarntal (Sarentino) | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | BZ Sudtirolo |
Geografia situo | 46° 39′ N, 11° 21′ O46.6511.35Koordinatoj: 46° 39′ N, 11° 21′ O |
Alto super marnivelo | 900 m |
Areo | 302 km² |
Loĝantaro | 6671 (31-12-04) |
Loĝdenso | 22 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Aberstückl, Agratsberg, Astfeld, Auen, Außerpens, Dick, Durnholz, Essenberg, Gebracksberg, Gentersberg, Glern, Innerpens, Kandelsberg, Muls, Niederwangen, Nordheim, Öttenbach, Putzen, Rabenstein, Reinswald, Riedelsberg, Sarnthein, Steet, Trienbach, Unterreinswald, Vormeswald, Weißenbach, Windlahn |
Najbaraj komunumoj | Franzensfeste, Freienfeld, Hafling, Jenesien, Klausen, Mölten, Ratschings, Ritten, St. Leonhard in Passeier, Schenna, Vahrn, Villanders kaj Vöran |
Patrono | |
Festa tago | |
Nomo de loĝantoj | Sarntaler (itale sarentini) |
Poŝtkodo | 39058 |
Imposta kodo | I431 |
Kodo laŭ ISTAT | 021086 |
Telefona prefikso | 0471 |
Retpaĝo | oficiala retejo |
Sarntal - por kiu aldona itallingva nomo Sarentino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.
La komunumo ampleksas grandan parton de la samnoma alpa valo Sarntal, kaj aldone inkluzivas plurajn pli malgrandajn flankajn valojn kaj la ĉirkaŭajn montajn areojn. Temas pri la laŭ areo plej granda komunumo de Sudtirolo, kiu sume konsistas el 28 loĝlokoj, kiuj oficiale kalkuliĝas kiel komunumopartoj. La administra centro estas la loĝloko Sarnthein.