Curon Venosta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Graun im Vinschgau)
Graun im Vinschgau (Curon Venosta)
Curon Venosta
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 48′ N, 10° 32′ O (mapo)46.810.533333333333Koordinatoj: 46° 48′ N, 10° 32′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.520 m
Areo 210 km²
Loĝantaro 2376 (2023)
Loĝdenso 11 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Graun, Langtaufers, Reschen, St. Valentin auf der Haide
Najbaraj komunumoj Kaunertal (A), Mals (I), Nauders (A), Pfunds (A), Sent (CH), Sölden (A), Valsot (CH)
Patrono Sankta Katarina
Festa tago 25-a de novembro
Nomo de loĝantoj Grauner germane kaj curonesi itale
Poŝtkodo 39027
Imposta kodo D222
Kodo laŭ ISTAT 021027
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Graun im Vinschgau - por kiu aldona itallingva nomo Curon Venosta estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Iom sude de la alpa pasejo Reschenpass dum la jaroj 1949 kaj 1950 pro barigo ekestis granda artefarita lago, kiun oni nomis (laŭ unu el tri antaŭaj tieaj lagetoj) Reschensee. Dum la akvobarigo la tuta historia vilaĝo Graun kaj plejparto de la historia vilaĝo Reschen (itale baptita Resia) subakviĝis - do la du samnomaj vilaĝoj rande de la nuna akvorezervujo estas novaj konstruoj. 163 domoj tiam detruiĝis kaj 523 hektaroj de agrikultura areo inunditaj. Nuntempe nur la historia preĝeja turo de la eksa vilaĝo Graun meze de la lago indikas pri la eksaj loĝiĝo de la valomezo (la turo meze de la akvo cetere ankaŭ fariĝis la simbolo de la komunuma blazono).

La lago iĝis fama loko por akvosporto, interalie por velado kaj breta velado, aparte tamen ankaŭ por kajta surfado.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 376 loĝantoj. Najbaraj komunumoj estas Kaunertal (A), Mals (I), Nauders (A), Pfunds (A), Sent (CH), Sölden (A), Valsot (CH).

Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]

La plejmulto de la loĝantoj (98%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 2% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la historia preĝejoturo de Graun, meze de la lago Reschensee
la komunumoparto St. Valentin auf der Haide