Saltu al enhavo

Wiślica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wiślica
la katolika baziliko
la katolika baziliko
la katolika baziliko
urbo (2018–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Provinco Sanktakrucio
Distrikto distrikto Busko
SIMC kodo 0277470 [+]
Poŝtkodo 28-160
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 487  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 50° 21′ N, 20° 40′ O (mapo)50.34861111111120.674166666667Koordinatoj: 50° 21′ N, 20° 40′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Wiślica (Sanktakruca provinco)
Wiślica (Sanktakruca provinco)
DEC
Situo de Wiślica
Wiślica (Francio)
Wiślica (Francio)
DEC
Situo de Wiślica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wiślica [+]
vdr
Vidaĵo de la loĝloko
vico da tradiciaj lignaj statuoj
rivero Nida ĉe la loĝloko

Wiślica estas urbo kaj sidejo de la samnoma komunumo en la distrikto Busko, en la sanktakruca provinco en Pollando. Statuson de la urbo akiris la 1-an de januaro 2018 iĝante la plej malgranda urbo de Pollando kun 503 loĝantoj, en la komunumo estas 5 600 loĝantoj. La ĝisnuna vilaĝo Wiślica estis dum la 14-a ĝis 16-a jarcento urbo de tutlanda graveco kiel libera reĝa urbo. Post la januara ribelo kontraŭ la Rusa Imperio perdis urborajtojn.

Ĉirkaŭ 990 la fortikaĵo estis ligita en la ŝtaton de Piastoj. Wiślica iĝis krom Krakovo kaj Sandomierz unu el la plej grandaj administrejoj en Malgrandpollando. Komence de la 11-a jarcento Boleslao la 1-a konstruis apud la foira setlejo murzonigitan defendejon, kies tasko estis protekto de trapasejo tra la rivero Nida. Tra Wiślica trapasis komerca itinero kondukanta de Prago kaj Krakovo al Kieva Regno.

Duone de la 10-a jarcento sur insulo Regia ekestis la dua fortikaĵo. Wiślica en la 11-a jarcento konsistis el du fortikaĵoj, el kiuj en unu daŭre restis princa taĉmento, ĝi posedis militaran karakteron. Inter ili disvolviĝis komerca setlejo kun la fortikaĵa preĝejo. En la 11-a jarcento estis konstruita preĝejo al Sankta Nikolao. Fine de la 11-a jarcento la setlejo estis bruligita, kio tamen ne ĉesigis ĝian evoluon. En 1135 Wiślica estis rabita de rutenoj kaj kipĉakoj. Post morto de Boleslavo la 3-a kaj feŭda dispartigo Wiślica ektroviĝis en la regiono de Sandomierz.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la rivero Nida, la vilaĝo rande de ties rivera malaltaĵo preskaŭ 20 riverajn kilometrojn birdfluge supre de la enbuŝiĝo en la Vistulo preterfluantan sudoriente. 85 elcentoj de la komunuma teritorio estas kulturata tereno, nur 3 elcentoj arbaro. Al la komunuma teritorio apartenas parto de la protektata areo Nida-Regiono.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]