Wiślica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vidaĵo de la vilago

Wiślica estas urbo kaj sidejo de la samnoma komunumo en la distrikto Busko, en la sanktakruca provinco en Pollando. Statuson de la urbo akiris la 1-an de januaro 2018 iĝante la plej malgranda urbo de Pollando kun 503 loĝantoj, en la komunumo estas 5 600 loĝantoj. La ĝisnuna vilaĝo Wiślica estis dum la 14-a ĝis 16-a jarcento urbo de tutlanda graveco kiel libera reĝa urbo. Post la januara ribelo kontraŭ la Rusa Imperio perdis urborajtojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 990 la fortikaĵo estis ligita en la ŝtaton de Piastoj. Wiślica iĝis krom Krakovo kaj Sandomierz unu el la plej grandaj administrejoj en Malgrandpolujo. Komence de la 11-a jarcento Boleslao la 1-a konstruis apud la foira setlejo murzonigitan defendejon, kies tasko estis protekto de trapasejo tra la rivero Nida. Tra Wiślica trapasis komerca itinero kondukanta de Prago kaj Krakovo al Kieva Regno.

Duone de la 10-a jarcento sur insulo Regia ekestis la dua fortikaĵo. Wiślica en la 11-a jarcento konsistis el du fortikaĵoj, el kiuj en unu daŭre restis princa taĉmento, ĝi posedis militaran karakteron. Inter ili disvolviĝis komerca setlejo kun la fortikaĵa preĝejo. En la 11-a jarcento estis konstruita preĝejo al Sankta Nikolao. Fine de la 11-a jarcento la setlejo estis bruligita, kio tamen ne ĉesigis ĝian evoluon. En 1135 Wiślica estis rabita de rutenoj kaj kipĉakoj. Post morto de Boleslavo la 3-a kaj feŭda dispartigo Wiślica ektroviĝis en la regiono de Sandomierz.

vico da tradiciaj lignaj statuoj
la katolika baziliko
rivero Nida ĉe la vilaĝo

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la rivero Nida, la vilaĝo rande de ties rivera malaltaĵo preskaŭ 20 riverajn kilometrojn birdfluge supre de la enbuŝiĝo en la Vistulo preterfluantan sudoriente.

85 elcentoj de la komunuma teritorio estas kulturata tereno, nur 3 elcentoj arbaro. Al la komunuma teritorio apartenas parto de la protektata areo Nida-Regiono.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]