Evelyn Körber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urnujo-aranĝo en la kolumbario de la kirko Ĉiuj sanktuloj en Erfurto, planite de Körber
kapelo je Binz; nova interna aranĝo i.a. de Körber, 2009

Evelyn KÖRBER (naskiĝinta en 1959 en Wernigerode) estas germana artistino, pedagogino kaj eksa altlerneja docentino. Ŝi vivas kaj laboras en Hohenfelden. Ŝia edzo estis la artisto kaj profesoro Siegfried Körber.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en la jaro 1977-a ŝi studis artpedagogion kaj germanistikon en Erfurto. Post diplomiĝi ŝi aktivis inter 1981 kaj 1998 kiel scienca-artista asistantino ĉe la Instituto pri artoj de la Pedagogia altlernejo erfurta (PH Erfurt).

Ŝia docentado ampleksis artteorion, koloraranĝon, pentradon, objektarton, permanan desegnadon.

Krome Körber planis kaj gvidis atelieron pri papira arto (Werkstatt für Papierkunst). En 1994 ŝi aliĝis al la Ligo pri vidaj artoj de Turingio kaj kvar jarojn pli malfrue ŝi deklaris ŝin liberprofesiulino.

Laboroj de ŝi temas pri diversaj pentradoj, tridimensiaj instaladoj ekstere de domoj kaj interne, taŭgigo de farbadoj

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1996: tria rango ĉe la internacia festivalo Kunst in der Stadt je Majenco
  • 1998: stipendio de la fondaĵo Lucas-Cranach-Stiftung de Wittenberg
  • 1999: laborstipendio de la Liberŝtato Turingio

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Gotao (1992), Erfurto (1993, 1995, 1996), Arnstadt (1996), Saalfeld (1996), Parizo (1996); grafikbienaloj en Bopalo kaj Kairo (1997); "Zeitgleich" de BBK, Erfurt (1997); Lucas-Cranach-Galerie Wittenberg (1998); Coudray-Haus, Bad Berka (1999); Galerie Friedrichsrode (1999); Haus zum Güldenen Krönbacken (2000); kolekto de antikvaj kopioj je Charlottenburg ZOOM (2000)

Verkoj publikaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • biografio sur la paĝoj de Verband Bildender Künstler Thüringen

Notoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.