Pößneck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pößneck
Blazono
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°42′0″N 11°36′0″O  /  50.7°N, 11.6°O / 50.7; 11.6 (Pößneck)Koordinatoj: 50°42′0″N 11°36′0″O  /  50.7°N, 11.6°O / 50.7; 11.6 (Pößneck)
Alto super la marnivelo 220 m
Areo 24,45 km²
Loĝantaro 12148 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03647
Poŝtkodo 07371–07381
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075085
Subdivido Urbocentro (Kernstadt); 5 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Michael Modde
Adreso de la administrejo Neustädter Straße 1
07381 Pößneck
Oficiala retejo http://www.poessneck.de
Information icon.svg
vdr

Pößneck estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. La 31-an de decembro 2015 la komunumo havis 12.148 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la reformacio[redakti | redakti fonton]

En la Orla-valo estis en la 8-a kaj la 9-a jarcentoj setloj fare de la slavaj soraboj. Pluraj malgrandaj vilaĝoj estiĝis - inter ili ankaŭ vilaĝo proksime de la nuna tombeja kirko kiu nomiĝas "Peznic", do "loko kie oni ekspluatas sablon". En la 11-a kaj la 12-a jarcentoj komenciĝas, danke al la benediktanoj de Saalfeld (Saale), la kristanigo de tiu ĉi regiono soraba. En Pößneck konstruitis la Kirko Sankta Vito (nuntempe: Schützen-placo) kiel misia preĝejo. Alvenis germanlingvaj gentoj el Turingio kaj Frankonio. Eoste de Peznic (= la nuna Kirch-placo) fakte faritis germana setlejo kun preĝejo estanta sub la patroneco de la apostolo Bartolomeo; ĝi antaŭulis la nunan paroĥan kirkon Sankta Mario.

la urbodomo

En 1252 estis la unua endokumenta mencio de Pößneck. Post 1250 kunfandiĝis la du setlejoj slava kaj germana kaj faritis ĉirkaŭfortikaĵo. La dinastianoj Arnshaugk konsideratas la veraj urbofondintoj. En 1315 alvenis la karmelanoj fondonte monakejon ene de la urbomuroj. En 1324 iĝis la unua mencio de Pößneck kiel urbo en iu dokumento de la turingia landgrafo Frederiko la serioza, kaj en 1329 ekrajtis la urbanoj elekti sian urbestron. En 1399 estis la unua mencio de la urbodomo. En 1409 la Pößneck-anoj gajnis fare de imperiestro Rupreĥto la 1-a la rajton okazigi - krom jam ekzistantajn vendadojn - bazarumon kun daŭreco de kvar tagoj. En 1424 la urbo iĝis posedaĵo de la dinastio Wettin (margrafoj de Meißen). Ekde 1450 la remparoj urbomuraj malnovaj anstataŭitis per novaj pli fortaj. En 1453 la karmelanoj financis la konstruon de la t.n. Blanka turo (Weißer Turm). Inter 1478 kaj 1499 konstruitis nova, fortimpresa urbodomo kun riĉegaj gabloj.

De la reformacio ĝis la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post enkonduko de la reformacio en 1525 la monakejo karmelana mafonditis. Pro subteno de la kamparanaj ribeluloj la urbo devis por certa tempo rezigni pri urbaj ratoj siaj kaj pagi monpunon pri 2000 guldenoj. En 1531 la urbodomo ankoraŭ plibeligitis laŭ renesanca stilo kun malfrugotikaj elementoj. En 1625 eksplodis la epidemio pesta en la urbo, pli ol 1000 homoj viktimis. Dum la Tridekjara milito la urbanoj suferis pro marodoj de variaj flankoj kaj elekto de Pößneck kiel kazerna urbo fare de la Svedoj. La metioj de tukfaristoj kaj tanistoj ĉirkaŭ 1670 tre gravis enurbe. En 1732 forpelitaj salcburgiaj protestantoj trairis la urbon kaj estis prizorgitaj.

Johann Wolfgang von Goethe estis 18 fojojn en Pößneck inter 1795 kaj 1823; li ofte tranoktis en la gastejo "Zum goldenen Löwen" (kie troviĝas memorigtabulo prie) kiam li vojaĝis en la direkto de la kuraclokojn de Bohemio. En 1800 konstruitis la porcelana fabriko "Pößnecker Porzellanfabrik" kiu ekde 1814 nomiĝas "Porzellanfabrik Conta & Böhme" kaj iĝis la plej granda en la tuta regiono. Rekte antaŭ la Batalo de Auerstedt restis trupoj de Napoleono Bonaparte en la urbo (1806). En 1826 Pößneck iĝis parto de la Duklando Sachsen-Meiningen. Post gajno de la libera metisetligo en 1862 komenciĝis la industria ekfloro de Pößneck; la urbo ĝis 1900 evoluis la plej grava industria urbo en la duklando: estiĝis novaj tekstilfarejoj (ekz. Siegel & Schütze, Fischer & Seige, Thalmann, Bernhardt, Zoeth, Siegel & Schäller, Büttner & Freysoldt). Ledofabrikoj fonditis fare de Emil Brüderlein kaj de Weithase, ŝokolado- kaj kakaofabriko grava fare de Robert Berger. En 1871 malfermitis la stacidomo. En 1891 fonditis la unua tekstillaborista sindikato (Deutscher Textilarbeiterverband).

En 1894 la presejo kaj la eldejo de la ekde 1827 aperinta gazeto Pößnecker Zeitung (ekde 1854 Gerold-eldnejo) ekposeditis fare de Ernst Scherting. En 1925 estiĝis grandeja presejo ĉe Öpitzer-strato. Inter 1910-24 konstruigis Carl Gustav Vogel multajn modernajn fabrikojn kreante tiamaniere la bazon por la sukcesego de sia eldonejo kun grandpresejo. En 1928 lia dungitaro estis de ĉ. 900 personoj. Dum la Dua mondmilito iĝis la urbo centro de armilfabrikado. Bombatakoj en la 9-a kaj la 11-a de aprilo 1945 detruis multajn konstruaĵojn kaj mortigis ne malmultajn homojn. En la 15-a de aprilo enmarŝis la liberiganta usona armeo.

De 1945 ĝis hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La sovetiaj okupantoj konfiskis multajn entreprenojn. La eldonejo Vogel iĝis "Karl-Marx-Werk". En 1952 Pößneck iĝis subdistrikta ĉefurbo. Pluraj grandegaj fabrikoj malfermitis. Inter 1973-75 estiĝis la nova kvartalo Pößneck-Ost kun multaj loĝdomblokoj. De 1971 ĝis la Turniĝo (1990) la entrepreno "Rotasym" (laminejo), kiu troviĝis en la fermita tukfabriko, dungis ĉirkaŭ 1400 urbanojn. Inter oktobro kaj decembro 1989 la kvazaŭa partio Neues Forum organizis sur la centra bazarplaco lundajn manifestaciojn. En 1991 venis la unuaj novaj fabrikoj sur la novan industriteritorion Pößneck-Ost. En 1994 Pöneck iĝis parto de distrikto Saale-Orla. En 1998 malfermitis la nova Urba muzeo.

Inter aprilo kaj oktobro 2000 Pößneck okazigis la unuan turingian Landan hortikulturekspozicion (Landesgartenschau) ĉe Viehmarkt kaj Lutschgenpark kio iĝis ĝenerale grava por plua ekonomia evoluo. En oktobro 2006 malkonstruitis la historiajn Rotasym-fabrikojn por krei novan akvujon por Kotschau kaj krei ripozumajn herotapiŝojn. En junio 2007 al Pößneck aljuĝitis la Turingia premio pri monumentprotektado pro la nova urbobiblioteko Bilke instalita en eksa monakeja kirko. Tiutempe temis pri la plej moderna biblioteko de tuta Germanlando. En januaro 2008 Pößneck ricevis novan urban emblemon aludantan je la libropresada tradicio. En novembro 2010 malfermitis la nova placo urbokerna (Altstadtplatz). En junio 2012 okazis la unua Mezgermana librofoiro. En oktobro malfermitis la nova naĝeja halo. La gimnazio "Am Weißen Turm" remalfermitis post restaŭradaj laboroj. ĉe la eksa laktejo iĝis eta urboparko kun belvidejo kaj aliro al la subteraj keloj deponaj (Höhler). En 2015 okazis en Pößneck la Turingia tago (Thüringentag); malfermitis la nova urbomuzeo Museum642 - Pößnecker Stadtgeschichte.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]