Gefell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gefell
Blazono

Gefell in SOK.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036649
Poŝtkodo 07926
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075131
Subdivido Urbocentro (Kernstadt); 6 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Marcel Zapf
Adreso de la administrejo Markt 11
Demografio
Loĝantaro 2477 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 26′ N, 11° 51′ O (mapo)50.43333333333311.85Koordinatoj: 50° 26′ N, 11° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 550 m
Areo 45,21 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-gefell.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gefell estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 2 477 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sceno el Gefell en 1949
La Kapelo Sankta Triunuo
Iama poŝtejo en Gefell ĉe la strato al Schleiz
Urba kirko Nia kara Sinjorino

La regiono ĉirkaŭ Gefell kuŝas bele en la Turingia Ardeza Montaro. La terenoj estas iĝintaj antaŭ ĉio el kvarce ŝanĝiĝinta argilskisto kaj kvarca ŝabloŝtono.[1] Tipas nekrutaj fontovaloj kaj verdaĵaj zonoj. Agrikultura kultivado estas prosperigita danke al ondulaj ebenoj kaj platdeklivetoj. Aliloke forstumado preferatas.

Situas la urbo ĉe la trilanda angulo de Turingio, Saksio kaj Bavario etendiĝanta de tiu ĉi punkto ĉ. 15 kilometrojn uesten ĝis la proksimeco de Bleiloch-akvobaraĵo. La urba zono konkrete, estante de larĝeco de averaĝe 3 km, kovras la altaĵojn norde kaj eoste de la menciita arko limigita de la supra Saale-rivero. Tra la urbo fluas kelkaj torentoj alvale suden ĝis Saale, ekz. Ehrlichbach-rojo en la urba centro. Tannbach-rojo landlimas kun Bavario. La plej alta punkto de tiu ĉi regiono estas la 653 metrojn alta Rosenbühl-monteto norde de la urbeto je la limo de Tanna.

Dividiĝo[redakti | redakti fonton]

Gefell konsistas el la kerna urbo kaj la ĝis 1996 memstaraj komunumoj Blintendorf, Dobareuth, Frössen, Gebersreuth (kun Haidefeld, Straßenreuth kaj Mödlareuth) kaj Göttengrün kaj Langgrün.

Haidefeld troviĝas oriente de la urbokerno ĉe la landlimo kun Saksio. Gebersreuth kaj Straßenreuth troviĝas sudoriente; ĉi-lasta estas la plej proksima setlejo ĉe la trilanda punkto. Gebersreuth kaj la pli suda Mödlareuth situas ĉe Tannbach-rojo kiu landlimas apud Mödlareuth kun Bavario separante la komunumon en turingian ueston kaj bavarian eoston. Sude de la kerna Gefell (kaj same ĉe Ehrlichbach-rojo) estas Dobareuth. Nordokcidente limas Göttengrün kun la urbokerno. Eĉ pli ueste sekvas ankoraŭ Blintendorf kaj finfine Langgrün kaj Frössen.

Jenas la najbaraj komunumoj: Rosenthal am Rennsteig, Bad Lobenstein, Hirschberg (Saale) kaj Tanna en Distrikto Saale-Orla, Burgstein kaj Weischlitz en Distrikto Vogtland kaj Feilitzsch kaj Töpen en Distrikto Hof.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj estas Gerlingen, Échenoz-la-Méline (en Franclando en la Departemento Haute-Saône) kaj Erlenbach apud Dahn.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj historiaj mencioj estis en 1211 kaj en la 28.2.1303; urbanomiĝo ekzistas de la 9.6.1395.[3] La urbo Gefell kaj la alapartenanta vilaĝo Blintendorf estis eksklavoj saksiaj de Vogtlando (Administratujo Plaue). Post la Viena kongreso ambaŭ lokoj eksklavas prusie kiel partoj de la Distrikto Ziegenrück (kiu ja mem ankaŭ eksklavis). Kialo de tia mirindaĵo administra estis la geedzeco de marfgrafo Frederiko la Gaja kun Elizabeto, filino de ties duonpatrino el la nupto kun Otto von Lobdeburg-Arnshaugk (la 24-an de aŭgusto 1300). La juna fraŭlino 14-jaraĝa geedzecen kunportis dote Neustadt an der Orla, Auma kaj Ziegenrück. La kuratoro elizabeta Henriko de Plauen (el la dinastio Reuß) ricevis kiel monŝuldestingilon Triptis, Auma und Ziegenrück.[4] La enloĝantojn de Gefell nomas fremdulaj Ußßen kiu ankoraŭ prezentas en la nomo de la karnavalo Ußßenhausener Karneval.

En la kadro de radika turingia komunumarnovordigo aboliciitis en la 1.1.1997 la urbo Gefell kaj la (et)komunumoj Blintendorf, Dobareuth, Frössen, Gebersreuth, Göttengrün kaj Langgrün por formi novan komunumon portantan la nomon Gefell. Ĝi ankaŭ havas la privilegion esti urbo.[5]

Evoluo enloĝantara[redakti | redakti fonton]

Interesas la nombro de la enloĝantoj en tiu ĉi landlima regiono:

Demografio (ekde 1994 stato de la 31.12.):
  • 1833: 1.319
  • 1933: 1.515
  • 1939: 1.553
  • 1994: 1.487
  • 1995: 1.506
  • 1996: 1.468
  • 1997: 3.056
  • 1998: 3.034
  • 1999: 3.033
  • 2000: 3.014
  • 2001: 2.928
  • 2002: 2.870
  • 2003: 2.825
  • 2004: 2.839
  • 2005: 2.827
  • 2006: 2.779
  • 2007: 2.792
  • 2008: 2.747
  • 2009: 2.708
  • 2010: 2.675
  • 2011: 2.629
  • 2012: 2.584
  • 2013: 2.566
  • 2014: 2.498
  • 2015: 2.508
  • 2016: 2.491
  • 2017: 2.465
  • 2018: 2.468
  • 2019: 2.477
  • 2020: 2.465
Fonto ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

Kulturaj placoj[redakti | redakti fonton]

La nuna foirejo situas rekte ĉe la federacia ŝoseo B 2 apud la Preĝejo Nia kara Sinjorino kun ĝia cepforma spajro. Mezo de ĝi estas fontano de 1833 kiu restaŭritis en 2012 danke al rimedoj el najbara Hirschberg (Saale) kaj malnova Paca kverko. Kromas tie urbodomo kun arĥitektura stato de 1860. Ĝis 2000 funkciis ankaŭ la gastejo Ratskeller ĉe la administratujo kaj la urbestra salonego. En al flanka ejo troviĝis ĝis 1990 la konstrumateriala provizejo (Bauhof) kaj la fajrobrigado. Tie gastas hodiaŭ la urba biblioteko.[6]

En 1617 konstruitis Kapelo Sankta Triunuo (Sacellum Sanctae Trinitatis) kiu plurfoje restaŭritis. La nuna stato estas de 1864; dume ĝi en la 20-a jarcento servis kiel vintra kirko ĝi nun uzatas nur por funebraj agoj. Ĝi troviĝas ĉetombeje.

Sur la tombejo de la vilaĝa kvartalo Langgrün estas tomboj de 11 kaptitoj kiuj mortpafitis fare de SS-anoj dum nehoma translokiga marŝo kondukanta for de koncentrejo Buchenwald en la direkto de Flossenbürg.[7] En la kvartalo Mödlareuth estas internacia konata landlima muzeo; tiu ĉi vilaĝo kromnumitis ankaŭ Etberlino pro ĝia separiĝo inter du politikaj blokoj inter 1945 kaj 1989.

En 2007 nove aranĝitis la punkto kiu atingas unu la aliaj tri germanaj federaciaj ŝtatoj, nome Turingio, Saksio kaj Bavario. Ĝi nomiĝas germane Drei-Freistaaten-Stein, do ŝtono de tri liberaj ŝtatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Fervoje[redakti | redakti fonton]

La stacidomo Göttengrün-Gefell en la kvartalo Göttengrün troviĝante ĉe la fervojlinio inter Schönberg (Rosenbach) kaj Hirschberg (Saale) jam ekde 1994 ne plu funkcias por la nevara transportado (de 2012 ĉesis ankaŭ la vara transporto sur ĝi). La plej proksimaj stacidomoj aktivaj estas Gutenfürst (Weischlitz) (Saksio), Feilitzsch (Bavario), Bad Lobenstein (Distrikto Saale-Orla) kaj Hof (Saale) (Bavario). Nur malofte haltas vagoraroj ĉe la haltejoj de Grobau kaj Reuth (Weischlitz).

Strate[redakti | redakti fonton]

Gefell kaj ĝia kvartalo Dobareuth troviĝas ĉe la federacia ŝoseo B 2 kondukanta tra tuta eksa GDR kaj Bavario. Ĉe trafikcirko en Heinrichsruh (Schleiz) je 20 km pl norde la strato B 2 mallonge iĝas landa strato 3002 por iĝi baldaŭ poste en Gefell denove strato kun federacia statuso. La menciita strato ankaŭ faras korespondon kun al aŭtososeo A 72 kaj la frankonia grandurbo Hof (Saale) sude kaj kun Schleiz kaj Gera norde. Tra Lepsiko kaj Berlino fine atingeblas Szczecin respektive tra Bayreuth, Nürnberg, Augsburg kaj Munkeno la tirola ĉefurbo Innsbruck. Krome finiĝas en Gefell la federacia strato B 90 kiu kondukas ĝis Rudolstadt kaj Stadtilm. Tra ĝi oni atingas la oriente situantan gravegan federacian aŭtoŝoseon B 9 de inter Nurenbergo kaj Berlino.

Aŭtobuse[redakti | redakti fonton]

Linio 155 de la entrepreno Kombus unuigas Schleiz, Gefell, Töpen kaj Hof (Saale). Linio 163 Hirschberg (Saale), Gefell, Tanna kaj Plauen. Linio 710 Schleiz, Gefell, [[Gebersreuth kaj Hirschberg (Saale).

Homoj rilataj al Gefell[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Weber: Einführung in die Geologie Thüringens. Deutscher Verlag der Wissenschaften, Berlin 1955.
  2. stadt-gefell.de
  3. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono, Rockstuhl, Bad-Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 85.
  4. Wilfried Warsitzka: Die Thüringer Landgrafen. Bussert & Stadeler, Jena 2004, ISBN 3-932906-22-5, p. 260, 293, 294.
  5. Thüringer Gesetz zur Neugliederung kreisangehöriger Gemeinden vom 23. Dezember 1996 GVBL Nr. 20 p. 333, kp. § 18, p. 4 de la PDF-aĵo.
  6. Werner Rauh: Aus dem Leben einer kleinen Stadt. Teil 1: Stadtchronik. Rat der Stadt Gefell, Gefell 1988.
  7. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 221.