El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rosenthal am Rennsteig [RO:znta:l am RENŝtajk] estas komunumo en Germanio, kiu ekestis komence de 2019 el pluraj antaŭe najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. La komunumaj partoj antaŭ apartenis al komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saale-Rennsteig. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 3863 loĝantojn.
la administra centro de la nova komunumo estas la loĝloko Blankenstein borde de la rivero Saale, pliaj komunumopartoj estas Arlas, Birkenhügel, Blankenberg, Harra, Kießling, Lemnitzhammer, Neundorf, Pottiga, Schlegel und Seibis. La konata migropado Rennsteig finiĝas ĉi tie.