Oppurg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oppurg
Blazono
Oppurg in SOK.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Oppurg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03647
Poŝtkodo 07381
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6481
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075077
Politiko
Komunumestro Christine Timmler
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Hauptstraße 6
Demografio
Loĝantaro 1126 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°43′0″N 11°39′0″O  /  50.71667°N, 11.65°O / 50.71667; 11.65 (Oppurg) (mapo)Koordinatoj: 50°43′0″N 11°39′0″O  /  50.71667°N, 11.65°O / 50.71667; 11.65 (Oppurg) (mapo)
Alto super la marnivelo 230 m
Areo 15,76 km²
Oficiala retejo http://www.vg-oppurg.de
Information icon.svg
vdr

Oppurg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Oppurg. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 1 126 loĝantojn.

Geografio kaj kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Tra Oppurg fluas la rivero Orla. La grundaro de Oppurg estas malunuecsupraĵa kaj la terenoĵ tre malsimilas. Ekzistas lokoj loesaj, sablaj kaj argilaj; kelkaj lagetoj variigas la ebenaĵon. La ĉe Orla idiliece situanta Oppurg konsistas el tri kvartaloj, nome Oppurg, Rehmen kaj Kolba. Jenas la najabaraj komunumoj: Döbritz, Langenorla, Lausnitz, Nimritz, Oberoppurg, Pößneck, Solkwitz kaj Weira.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pra- kaj fruhistoria setlado en la Orla-valo dokumenteblas proksime de Oppurg per elfosaĵoj trovitaj ĉe multfendita durega ŝtonrifo. Tie trovitis arĥeologiaj aĵoj el la paleolitiko, la bronza kaj la frua fera epokoj kiel ankaŭ el la tempo de la elorienteŭropaj popolmigradoj.[1] Ĉe la situo de la nuna Kastelo Oppurg troviĝis iam akvokastelo mezepoka. Ĝin konstruigis verŝajne en 1074 margrafo Wiprecht von Groitzsch. Restaĵoj turaj kaj muraj ankoraŭ konserviĝas.[2] En 1354 kavaliro de Brandenstein novigis la tuton kaj inter 1705 kaj 1708 okazis kompleta novkonstruo.[3]

La unua endokumentta mencio de Oppurg estis en 1074 kiel Opult. En la 1.5.1323 Kolba kaj ĉ. en 1350 Rehmen unue menciitis.[4] En 1545 Hans von Brandenstein konstruigis post reveno elturkkaptiteca la Turkan bienon; samloke estis estinta per akvofoso protektita rempararo. Kompreneble ĝi estis senjora sidejo kaj fakte troviĝas en la nuna Turka bieno ankoraŭ spuroj de la antaŭulaĵo.

Inter 1680 kaj 1826 ĉiuj tri vilaĝoj apartenis al Saksio-Saalfeld, poste ĝis 1920 al la Distrikto Saalfeld ene de la Duklando Saksio-Meiningen. En 1920 ĝi turingiiĝis kaj inter 1952 kaj 1990 Oppurg estis parto de la GDR-distrikto Gera.

Enkonduko de fervojo (1871) kaj elektreca ekfunkcio ŝanĝis profunde la tutan socion en Oppurg, Kolba kaj Rehmen.

Enkorpigoj komunumaj[redakti | redakti fonton]

La nuna komunumo Oppurg estiĝis en 1965 post enkorpigoj de Kolba kaj Rehmen; ankaŭ jam la kolĥozoj uniĝis. Rehmen en oktobro 1923 fariĝis parto de Pößneck kio ŝanĝiĝis en 1924 pro burĝaj protestoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

En 1933 loĝis en Oppurg 738, en Kolba 428 kaj en Rehmen 315 homoj. En 1939 la ciferoj estas 759, 397 kaj 336.

Enloĝantara evoluo (stato lasttage en decembroj):

  • 1994: 1.544
  • 1995: 1.528
  • 1996: 1.483
  • 1997: 1.452
  • 1998: 1.439
  • 1999: 1.465
  • 2000: 1.437
  • 2001: 1.418
  • 2002: 1.390
  • 2003: 1.357
  • 2004: 1.337
  • 2005: 1.324
  • 2006: 1.330
  • 2007: 1.301
  • 2008: 1.286
  • 2009: 1.256
  • 2010: 1.257
  • 2011: 1.241
  • 2012: 1.239
  • 2013: 1.232
  • 2014: 1.235
  • 2015: 1.231
  • 2016: 1.188
  • 2017: 1.160
  • 2018: 1.121
  • 2019: 1.126
Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer. Vohristliche Kultstätten und Kultverdachtsplätze in Thüringen. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 136.
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. Wartberg Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 218.
  3. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 104.
  4. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer. Ein Handbuch. Kvina eldono, Rockstuhl, Bad Langensalza 2010, ISBN 978-3-86777-202-0, p. 213, 150 kaj 228.