Neustadt an der Orla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
Neustadt an der Orla
Blazono

Neustadt an der Orla in SOK.png
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036481
Poŝtkodo 07806
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6710
Aŭtomobila kodo SOK (antaŭe PN)
Oficiala Municipokodo 16075073
Politiko
Komunumestro Arthur Hoffmann
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 9198 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 11° 45′ O (mapo)50.73333333333311.75Koordinatoj: 50° 44′ N, 11° 45′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 300 m
Areo 30,95 km²
Oficiala retejo http://www.neustadtanderorla.de
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Neustadt an der Orla estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2019 la komunumo havis 9 198 loĝantojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1000 estiĝis Burgo Arnshaugk anstataŭ pli malnova komplekso. En 1120 Nova Villa, loko de germana fondo, menciitis en donacdokumento de la turingia grafo Wichmann en favoro de la Monaĥejo Kaltenborn (apud Emseloh). Inter 1150 kaj 1250 fondis urbeton la senjoroj de Lobdeburg. En 1287 fakte menciitis unuafoje la urbo Neustadt. En 1325 ekzistis jam urbomuroj kaj en 1359 oni akiris la rajton mem elekti ŝoltison. En 1364 donacis landgrafo Balthasar al la urbanoj la Ŝtonan Domon (Steinernes Haus; eosta parto) por uzo urbodoma.

En 1400 Neustadt eklezie emancipiĝis per konstruo de nova paroĥa kirko disde la ŝirma komunumo je Neunhofen. En 1465 komenciĝis novkonstruo de urbodomo kun enkorpigo de Ŝtona Domo. En 1485 formiĝis Distrikto Neustadt. Inter 1471 kaj 1490 oni ekigis la novkonstruon de la Aŭgustenana monaĥejo kaj de la klostra kirko. En 1475 la viandejaj tabloj translokigitis disde la centra foirejo al la uesta flanko (transirejo al la placo antaŭ la kirko). En 1513 artistoj el al ateliero de Lucas Cranach la Maljuna muntigis sian altaran verkon en la Johano-kirko. En 1516 troviĝis Marteno Lutero en Neustadt inspektante la klostron de sia ordeno. Li revenis en 1524 por prediki kontraŭ Andreo Karlostado en Orlamünde.

Post 1464 konstruigis duko Morico (Saksio-Zeitz) la kastelo. En 1708 poŝtejo enstaliits en Neustadt por servi la linion inter Lepsiko kaj Nurenbergo. En 1728, laŭ komisio de Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio), munitis du poŝtaj mejlaj kolonoj. En 1823 fonditis ŝparkaso en Neustadt. En decembro 1851 malfermitis municipa hospitalo je Eiskeller-placo. En decembro 1871 malfermitis la fervojlinio inter Gera kaj Eichicht kaj Neustadt ricevas fervojan haltejon.

En 1922 Neustadt venis al Distrikto Gera ene de la nove fondita lando Turingio. En la 14.4.1945 venis la liberiganta Usona Armeo; okupiĝo sovetia sekvis ekde la 1.7.1945. En 1952 kreitis Subdistrikto Pößneck el la antaŭaj regionoj de Gera, Saalfeld (Saale) kaj Ziegenrück.

En 1975 estiĝis urbokvartalo suda Neustadt-Süd. En 1976 kundandiĝis Molbitz kaj Döhlen. La unua moderna loĝdombloko je Neustadt-Süd finfaritis en la 30.4.1977. En la 6.5.1990 faritis la unuaj liberaj elektoj en Neustadt kaj reformo administra venigis Neustadt al Distrikto Saale-Orla. En 1994 Lichtenau kaj Neunhofen iĝis partoj de Neustadt, en 2010 Breitenhain kaj Strößwitz.

En marto 2015 konsekritis Aŭgustenana salonego en al iama klostra kirko akj en oktobro 2016 inaŭguritis muzeo Lutherhaus je Rodaer Straße 12 kun eksponaj fokusoj pri doma historio, Reformacio kaj urbohistorio. En 2019 Stanau iĝis parto de Neustadt, en 2020 Dreba, Knau kaj Linda.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

historiaj buĉistaj vendobudoj de 1475 en la urbocentro
la urbodomo
la centra kirko Johano Baptisto
fasadoj de pluraj burĝaj domoj