Karl Kehrbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Kehrbach
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1846 (1846-08-22)
en Neustadt an der Orla
Morto 21-an de oktobro 1905 (1905-10-21) (59-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo pedagogo
vdr

Karl KEHRBACH (naskiĝinta la 22-an de aŭgusto 1846 en Neustadt an der Orla, mortinta la 21-an de oktobro 1905 en Charlottenburg) estis germana pedagogo kaj eldonisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de bakisto li frekventis la porinstruistan seminarion en Vajmaro antaŭ deĵorado en burĝa lernejo de Gera kaj realisma lernejo en Lepsiko (ekde 1872). Ne trapasinte abiturientan ekzamenon li provizore matrikuliĝis en 1873 ĉe la Universitato de Lepsiko por studi pedagogion. Paralele li ĉeestis prelegojn pri filozofio kaj germanistiko. Ekde 1874 li anis ĉe la pedagogia seminario de Tuiskon Ziller. En 1875 la statuso de enmatrikulito plilongigitis nur je ses monatoj tiel ke Kehrbach devis peti en 1876 havigi atestilon pri partopreno.

Poste li estis kelkakjn jarojn diversloke instruisto kaj bibliotekisto ĉe la Universitato de Halle. Li doktoriĝis en la jaro 1885-a en Berlino je germanistiko ĉe Wilhelm Scherer post defendo de la disertaĵo Die Darstellung des Keit in den wallisischen, altfranzösischen und mittelhochdeutschen Denkmälern der Artussage. Ekde 1883 Kehrbach estis privata docento en Charlottenburg kaj gajnis la profesoran titolon en 1894.

Inter 1877 kaj 1884 li eldonis ĉe Reclam-Verlag la ĉefajn verkojn de Immanuel Kant preparante la antaŭlaborojn por granda tekstkritika eldono de la verkaro de Johann Friedrich Herbart.[1] La eldonhistorie plej grava atingo de Kehrbach estis - laŭ Monumenta Germaniae Historica - realigi kolektegon pedagogian sub la titolo Monumenta Germaniae Paedagogica. Ekde 1886 ĝismorte publikigitis 32 volumoj Berline ĉe Hofmann-eldonejo. En 1938 aperis la lasta, la 62-a volumo.

Kehrbach ankaŭ kunfondis la pedagogian-historian societon "Gesellschaft für deutsche Erziehungs- und Schulgeschichte" (1890-1938) kies unua sekretario kaj organredaktisto li estis ĝismorte.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kurzgefaßter Plan d. MG Paedagogica, 1884
  • Jberr. üb. d. Gesch. d. Unterrichtsu. Erziehungswesens, ĉe: Jberr. f. neuere dt. Lit.gesch., 1891 ss.
  • Jberr. üb. d. Lit. z. dt. Erziehungs- u. Schulgesch., ĉe: Mitt. d. Ges. f. dt. Erziehungs- u. Schulgesch., 1893 ss.
  • Das gesamte Eiziehungs- u. Unterrichtswesen in d. Ländern dt. Zunge, 1896-99
  • Texte u. Forschungen z. Gesch. d. Erziehung u. d. Unterrichts in d. Ländern dt. Zunge, 1899-1902

Fonto[redakti | redakti fonton]

Asmus, Walter, "Kehrbach, Karl" ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 398-399 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ilia unua volumo aperis nur en 1887; daŭrigo estis fare de Otto Flügel kaj Theodor Fritzsch en sume 19 volumoj.