Johann Ernst Hebenstreit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Ernst Hebenstreit
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1703 (1703-01-15)
en Neustadt an der Orla
Morto 5-an de decembro 1757 (1757-12-05) (54-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Lepsiko
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • botanikisto • natursciencisto
vdr

Johann Ernst HEBENSTREIT (naskiĝinta la 15-an de januaro 1702 en Neustadt an der Orla, mortinta la 5-an de decembro 1757 en Lepsiko) estis germana medicinisto kaj naturscienculo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de pastro li studis ekde 1719 en Jena kaj Lepsiko; ĉe la Universitato de Lepsiko li magistriĝis pri filozofio kaj doktoriĝis en 1728. Doktoriĝo medicina venis en 1730 post defendo de la disertaĵo De viribus minerarum et mineralium medicamentosis. Paralele li iĝis, danke al la influo de Augustus Quirinius Rivinus, tre bona botanikisto. Sekve la lepsika komercisto Bose transdonis al li la gvidadon de sia botanika ĝardeno. Laŭ komisio de reĝo Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) li vojaĝis inter 1731 kaj 1733 kun kvin akompanantoj (inter kiuj Christian Gottlieb Ludwig) al Norda Afriko por kolekti naturaĵojn kaj akiri vivajn bestojn. Poste li iĝis (en 1733) orda profesoro pri fiziologio en Lepsiko posteulonte Michael Ernst Ettmüller. En 1737 li iĝis orda profesoro pri anatomio kaj kirurgio. En 1747 krome de patologio kaj en 1748 de terapio. Samjare li iĝis daŭra dekano.

Hebenstreit publikigis laboraĵojn pri anatomiaj-fiziologiaj kaj praktikaj-medicinaj demandoj, i.a. ankaŭ pri jurmedicino (Anthropologia forensis, Lepsiko 1751). Liaj interesoj tre fokusiĝis pri la antikva medicino kiun li komparis kontinue kun la siatempa stato. Krome li verkis Erklärung griechischer Wörter von Krankheiten des menschlichen Körpers (Leipzig 1751) verkante latinlingvajn instrupoemojn. Li ankaŭ aktivis kiel ĝenerala kuracisto. Krome li provis plibonigi la planto-sistemon (divido lau fruktoj). Krome li starigis sistemon de la marfruktoj kaj fiŝoj laŭ ekseraj organoj. De restonta signifo estis liaj raportoj kiel gvidanto de la ekspedicio al Norda Afriko inter kies rezultoj estis eĉ ankaŭ kolekto de enskriboj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De usu partium, 1740
  • Mus. Richterianum, 1743
  • Programma historiae naturalis Insectorum institutiones, 1745
  • Ordo morborum causalis, 1754-57
  • "J. E. Hebenstreits vier Berichte von seiner … Reise", ĉe: J. Bernoulli: Slg. kurzer Reisebeschreibungen, vol 9-12, Berlin 1783 (france ĉe Nouvelles ann. des voyages 46, Paris 1830)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Uschmann, Georg, "Hebenstreit, Ernst" ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 168 ([ https://www.deutsche-biographie.de/pnd116555424.html#ndbcontent tie ĉi interrete])

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]