Nova kastelo (Neustadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova kastelo

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 44′ 7″ N, 11° 44′ 54″ O (mapo)50.7351811.74841Koordinatoj: 50° 44′ 7″ N, 11° 44′ 54″ O (mapo)
Nova kastelo (Neustadt) (Turingio)
Nova kastelo (Neustadt) (Turingio)
DEC
Nova kastelo (Neustadt)
Nova kastelo (Neustadt)
Situo de Nova kastelo (Neustadt)
Map
vdr

Nova kastelo de Neustadt (germane Schloß Neustadt) troviĝas en Neustadt an der Orla, Germanujo. Sekve Burgo Arnshaugk (de kie longtempe administritis la tuta urbo) kromnomiĝas malnova kastelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruitis ĝi sur la fundamentoj de monaĥejo de la aŭgustenanoj kiu fonditis en 1294. Ĉi-laste siavice estis starigita sur muraro de alia burgo de la Arnshaugker-oj. En 1471 ekis la novkonstruo de klostro kaj klostrokirko. Tiam kreita bierfarejo plue uzitis ekde 1524. Inter 1516 kaj 1524 gastis ĉi tie plurfoje Marteno Lutero. Kiam dum la Tridekjara milito detruitis la monaĥejo tute, duko Morico (Saksio-Zeitz) starigis tie kastelon barokstile. La kirko dividitis por krei fortimpresan enirejon; ĝi ekzistas eĉ hodiaŭ. La ekonomiaj ejoj alvenis en la kuro de la tempo. En 1681, post la morto de Morico, estis duko Frederiko Henriko (Saksio-Zeitz-Pegau-Neustadt) kiu translokis la rezidejon disde Pegau al Neustadt. Murorestaĵoj kaj ronda turo de la iama klostro spekteblas ankoraŭ en flegita parko kun skulptaĵoj.

En 1718 la Neustadt-subdistrikto revenis al Elektoprinclando Saksio. Ĝis 1794 suverenis pluraj princoj. En 1815 Neustadt iĝis parto de la Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. La kastelo iĝis laŭbezone loĝejo por anoj de la grandduka familio kaj parto de administraj buroaro. Poste servis la tuto kiel tribunalo. En la flanka ejo ueste de la kastelo estis kelkaj karcerĉeloj.

Ekde la fino de la Dua mondmilito havis sian buroon ĉi tie la entrepreno Wismut, poste ekgastis la subsdistrikta lernejo de Freie Deutsche Jugend (FDJ). Laste ĝi estis internejo por profesilernantoj.[1] En 1996 ekzistis ideoj allifari ĝin je oldulejo.[2]

Ekis en 2001 ampleksaj restaŭradoj dum kiuj trovitis ankaŭ konstruajn nekongruaĵojn sed ankaŭ nekonataj aferoj (diloj, pentraĵoj). En oktobro 2007 komenciĝis aliaranĝlaboroj por lerneja uzo[3] kaj fakte sukcesis en 2008 inaŭguro de la privata instruigejo Schloßschule de la porlaborista bonfarorganizo Arbeiterwohlfahrt kaj starto kun du klasoj. Tamen la arkitekturaj plibonigoj kaj plifajnigoj neniam ĉesis, ekz. restarigitis la meza konostruaĵero inter kastelo kaj la iama loĝadozono. En 2019 festitis la fino de la kvara kaj lasta restaŭradetapo.[4]

Ekde julio 2020 rajtas tiu ĉi lernejo nomi sin Umweltschule in Europa (eŭropa ekologia lernejo).

Arkitektura gravo[redakti | redakti fonton]

Havas la trietaĝa konstruaĵo mezan portalon kaj krucripvolban ŝtuparon. Embleme por la tuta urbo tronas okangula turo kun baroka spajro. La sonorilo enture sonas po unu fojo por horo. Rekte ĉe Ernst-Thälmann-strato staras la lernejo kaj ne tro for de la foirejo ĉe la rando de la urba parko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Manfred Lange, Brit Wollschläger: Neustadt an der Orla - Bilder von gestern und heute (=Beiträge zur Geschichte und Stadtkultur), dua eldono, Vopelius, Jena 2007, ISBN 978-3-939718-16-1, p. 76
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-06-27. Alirita 2023-01-25.
  3. Lange (2007), p. 77
  4. domohistorio[rompita ligilo]