Ziegenrück

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ziegenrück
Blazono
Ziegenrück in SOK.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Saale-Orla
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Ranis-Ziegenrück
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°37′0″N 11°39′0″O  /  50.61667°N, 11.65°O / 50.61667; 11.65 (Ziegenrück)Koordinatoj: 50°37′0″N 11°39′0″O  /  50.61667°N, 11.65°O / 50.61667; 11.65 (Ziegenrück)
Alto super la marnivelo 318 m
Areo 8,24 km²
Loĝantaro 667 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036483
Poŝtkodo 07924
Aŭtomobila kodo SOK
Oficiala Municipokodo 16075127
Komunumestro Klaus Schmidt
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 2
Oficiala retejo http://www.ziegenrueck.de
v  d  r
Information icon.svg

Ziegenrück [prononco "Cignryk"] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Ranis-Ziegenrück. Fine de la jaro 2017 la komunumo havis loĝantojn.

Ziegenrück situas borde de la rivero Saale.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo Ziegenrück situas inter la akvobaraĵoj Hohenwartetal kaj Bleilochtal. Laŭdire Karolo la Granda mem tie ĉi fortikaĵon konstruigis kontraŭ la soraboj. La unua endokumenta mencio estis en la jaro 1258 sub la nomo slava Czeganrucke, kiu signifus laŭvorte riverofleksiĝon. De la burgo ĝis nun konserviĝis fojnejo (kiu en la 19-a jarcento estis tribunalo) kaj kamerego rektangula. La enloĝantoj ĉirkaŭ la burgo formis modernan setejon ekde la jaro 1328, kiu en la jaro 1525 pro helpado de la kamparanoj dum la Kamparanaj ribeloj perdis ĉiujn privilegiojn. Posedantoj estis la grafoj de Orlamünde, poste la dinastio Wettin kaj inter 1815-1945 la vilaĝo apartenis al Prusio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kirko gotikstila havas tri navojn kaj kupolan grandan al kiu aldoniĝis paroĥeja domo kun bela pordo renesanca. Urbodomo el la 16-a jarcento havas figurojn alegoriajn montrantaj diversajn metiojn regionetipajn: de kamparanoj, de ĉasistoj, de paŝtistoj. La surloka energifarejo por fluanta akvo estas la plej malnova siaspece en tuta Eŭropo; tie troviĝas hodiaŭ muzeo. En la jaro 1558 la muelejo Fernmühle estis unuafoje menciita, kiu funkcis inter 1900 kaj 1965 por energifarado.

La turismo en tiu regiono raviga kaj verdega ankaŭ tre gravis. En la pli supre menciita kamerego troviĝas junulargastejo. Naĝejoj, tendejoj, prunteprenejoj de boatoj ktp. allogu la ripozumemulojn veni al Ziegenrück.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]