Muzeo pri akvoenergio (Ziegenrück)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzeo pri akvoenergio
teknika muzeo • run-of-the-river power station
Lando Germanio vd
Situo Ziegenrück
Adreso Lobensteiner Strasse 6, 07924 Ziegenrück
Poŝtkodo 07924
Koordinatoj 50° 36′ 20″ N, 11° 38′ 52″ O (mapo)50.6055511.64773Koordinatoj: 50° 36′ 20″ N, 11° 38′ 52″ O (mapo)
Muzeo pri akvoenergio (Ziegenrück) (Germanio)
Muzeo pri akvoenergio (Ziegenrück) (Germanio)
DEC
Muzeo pri akvoenergio (Ziegenrück)
Muzeo pri akvoenergio (Ziegenrück)
Situo de Muzeo pri akvoenergio (Ziegenrück)
Map
Muzeo pri akvoenergio
Retpaĝo https://group.vattenfall.com/de/energie/wasserkraft/museum
vdr
Anoncoŝildo pri la muzeo ĉe aŭtoŝoseo.

La Muzeo pri akvoenergio (germane: Museum für Wasserkraftnutzung) troviĝas en Ziegenrück, Lobensteiner Straße nr 6.

Priskribo de la loko[redakti | redakti fonton]

Ziegenrück situas inter la akvobaraĵoj de kaskado de la rivero Saale, proksime de Bleilochtalsperre, la plej granda valbaraĵo de Germanlando.

La akvoenergifarejo Fernmühle troviĝas sur la grundo de la plej malnova akvomuelejo de ĉe la supra parto de Saale. Ĝia unua mencio datumas jam de la 1258-a jaro en kunteksto kun komerca flosigado.

La komplekso funkciante ekde 1901 estas la plej malnova hidrelektra centralo ĉe la Saale-rivero kaj nombriĝas samtempe inter la plej malnovaj de tuta Germanlando. Per potenco de 150 kilovatoj kaj tensio de 2000 voltoj ĝi funkciis sen iu modernigo ĝis 1965!

Muzea utiligo[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭ ĉirkaŭas la teknikan monumenton muzeo. En la subĉiela areo videblas i.a. impresa kolekto de turbinoj, akvoradoj kaj akvopumpiloj.

En iama ŝpinejo troviĝas ekspozicio kun la titolo La akvofaloj de Saale. Tie oni informiĝas pri la historio de la supra Saale-valo kaj la konstruo de la valbaraĵo. En la mezo staras reliefa maketo kun grando de 26 kvadratmetroj.

En la ekspozicio Metioj kaj akvoenergio estas maketaĵoj kaj dokumentantaj aferoj de pasintaj tempoj, i.a. pri diversaj specoj de muelejoj, pri ĉevalfera forĝado, flosigado, fiŝkaptado.

Ĉiujn tagojn iĝas ene de la energia centralo montroj kun alta tensio. La vizitantoj ĝuas eksperimentojn kun lumaj arkajhoj, variaj malŝarĝadoj aŭ intence provokitajn fulmotrafojn en miniaturdomojn. Transformatoro kun tensio de 500.000 voltoj sukcesas produkti malŝargajn liniojn ĝis 75 centimetroj da longo.

En la spaco sub libera ĉielo permesas akvoradmodelo propran eksperimentadon kaj malkovradon de diversaj fenomenoj fizikaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]