La distrikto Vogtland (germane: Landkreis) situas en la okcidento de la federacia landoSaksio de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Plauen (Vogtland), kiu ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 havis la statuson de eksterdistrikta urbo kaj nur de tiam apartenas al la distrikta teritorio. Sur ties areo de 1 411 km² loĝas homoj; do meznombre 171 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro estas 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Vogtland estas signita per 20.
Max Hoelz en la distrikto dum la jaro 1921 gvidis ribelon kontraŭ dekstrema puĉo. La distrikto portas la nomon de la historia regiono Vogtland, kiu situas en nuna Saksujo, Turingujo, Bavarujo kaj Ĉeĥujo.