La distrikto Leipzig (germaneLandkreis Leipzig) situas en la federacia landoSaksio, en la sudoriento de la nuna ŝtato Germanio. La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 per kunigo de la antaŭe memstaraj distriktoj Leipziger Land kaj Muldental. Administra centro estas la urbo Borna (fine de decembro 2024 20 131 loĝantoj), aliaj gravaj urboj estas Grimma (tiumomente 27 529 loĝantoj), Markkleeberg (25 331 loĝantoj) kaj Wurzen (16 238 loĝantoj).
La distrikto kovras areon de 1 646 km², kaj fine de decembro 2024 ĝi havis sume 260 127 loĝantojn. La teritorio ĉirkaŭas la duan duonon de la eksterdistrikta urbo Lepsiko, kaj krome norde kaj nordoriente limas je la distrikto Norda Saksio, sudoriente je la distrikto Centra Saksio, sudokcidente je la najbara federacia lando Turingio kaj okcidente je la najbara federacia lando Saksio-Anhalto. Aparte en la okcidenta duono de la distrikta teritorio estas pluraj pli grandaj lagoj, kiel montras la sekva skema mapo.