Distrikto Meißen
Aspekto
| blazono | mapo |
|---|---|
| Bazaj datumoj | |
| Federacia lando: | Saksio |
| Administra urbo: | Meißen |
| Areo: | 1 452 km² |
| Loĝantoj: | 239 221 (fine de 2024) |
| Loĝantoj po km²: | 173 |
| Aŭtokodoj: | MEI, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj GRH, RG kaj RIE |
| Komunumoj: | 31 |
La distrikto Meißen (germane Landkreis Meißen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Meißen. La distrikto kovras areon de 1 452 km², kaj fine de la jaro 2024 ĝi havis 239 221 loĝantojn.
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Meißen kaj Riesa-Großenhain. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Dresden - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
Partneraj regionoj
[redakti | redakti fonton]La distrikto havas partnerajn rilatojn kun
la distrikto Rems-Murr en Germanio (ekde 1990, ĝis 2008 rilatoj kun la malnova distrikto Meißen)

| ||||||
| ||||||||