Großenhain
| Großenhain | ||||||
|
| ||||||
| granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Saksio | |||||
| Distrikto | Distrikto Meißen | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 03522 | |||||
| Poŝtkodo | 01558 | |||||
| Aŭtomobila kodo | MEI | |||||
| Oficiala Municipokodo | 14627060 | |||||
| Subdivido | 5 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Burkhard Müller | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Hauptmarkt 1 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 18183 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 51° 18′ N, 13° 32′ O (mapo)51.29194444444413.534166666667Koordinatoj: 51° 18′ N, 13° 32′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 122 m | |||||
| Areo | 43,97 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.grossenhain.de/ | |||||
Großenhain - prononco [GRO:snhajn] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Meißen de la federacia lando Saksio. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 18 183 loĝantojn sur areo de 130,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 139 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon en horloĝa direkto kun Merzdorf (norde), Gröden, Hirschfeld en la najbara federacia lando Brandenburgio, sekve kun Lampertswalde (oriente), Ebersbach, Priestewitz (sude), Nünchritz, Glaubitz (okcidente), Wülknitz kaj Röderaue en la sama distrikto Meißen.
Komence de la 21-a jarcento per administraj reformoj iom post iom pligrandiĝis la urba teritorio, per integrigo de iuj antaŭe tre malgrandaj ĉirkaŭaj komunumoj, kies sendependa administrado kaŭzis tro altajn kostojn. Tiel interalie la 1-an de oktobro 2009 aldoniĝis la loĝloko Wildenhain kaj komence de 2010 la loko Zabeltitz.
Konataj lokanoj
[redakti | redakti fonton]En la komunumo naskiĝis Péter Zabeler (n. ĉ. 1578, m. en 1645), kiu post jardekoj estis hungara luterana episkopo. Krome tie vivis la laborista esperantisto Otto Lauckner (n. 1901, m. nekonata).[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||



